DE : esperanto@kirf.net
—- Konciza resumo —-
* Temas pri: Nova, oficiala Eo-kurso en fakaltlernejo en Germanujo.
* Helpopeto: Sendu bonvole salutmesaĝojn al novaj lernantoj de Esperanto.
* Moto: "La mondo atendas vin!"
* Kialo: Diskonigi Esperanton; montri ke Eo estas "vivanta" lingvo, uzata en la tuta mondo.
* Iniciatoro: Zebastjan’ Kirf’ el Emden’, Germanujo
* Kontakto: esperanto@kirf.net (Legu ankaŭ pĝ.3! Neregule kontrolata ĝis la 13.9.)
——————————–
18.08.2004
Saluton el Germanujo!
Mia nomo estas Zebastjan’ Kirf’ (germane: Sebastian Kirf) kaj mi volas peti vian helpon. Mi estas 27jara studento pri sociala laboro / sociala pedagogio en la fakaltlernejo en Emden’. Mi ricevis la permeson por instrui en la venonta semestro bazan kurson de Esperanto kiel projekto de mia studo. Pli da detaloj pri tiu projekto vi povas legi suben.
Kial mi petas vian helpon?
Do, la grava afero estas, ke tiu kurso estas agnoskita de mia fakaltlernejo kiel valida studseminario (fakaltlernejo estas iu tipo de la germanaj universitatoj). Tio signifas, ke la lernantoj ricevos atestilon pri ilia partopreno post la kurso (kaj ekzameno). Rajtas partopreni la studentoj de la sociaj kaj tenikaj fakoj de la fakaltlernejo.
La sistemo estas jena: La studentoj de la sociaj fakoj havas inter alie specifan kvanton de semestraj lecionoj, kiujn ili povas elekti el vasta oferto de diversaj seminarioj. Ankaŭ la studentoj de la tenikaj fakoj devas partopreni kelkajn lecionoj en netenikaj fakoj, do ankaŭ ili povos elekti Esperanton kiel "suplementa seminario".
Tial mi esperas pli multe da partoprenantoj ol mi atingis ĝis nun por "libertempa kurso". Mi jam kelkfoje aŭdis, ke kunstudentoj interesiĝis pri Esperanto, sed ke ili ne havis la tempon partopreni la kurson, ĉar ili devas unue plenumi iliajn devigajn lecionhorojn. Nun en la venonta semestro ankaŭ Esperanto validas kiel deviga lecionhoro.
Certe vi scias, ke ne estas ĉiam facile, konvinki la homojn pri la valoro de Esperanto. Pensante pri kiel mi plej bone povas montri al miaj kunstudentoj (kaj ankaŭ al la kelkfoje iom obstinaj profesoroj ;-)) la avantaĝojn, kiujn oni ricevas per Esperanto, mi ekhavis ideon:
Plej ofte oni ja aŭdas la antaŭjuĝojn, ke preskaŭ neniu parolas Esperanton, ke ĝi estas lingvo sensukcesa, ke ĝi ne havas kulturon… Do, oni devas montri al ili jam ekde la komenco de la prezentado de Esperanto, ke tiu lingvo vivegas. Plej bone estus – mi pensas – se mi povus montri al ili mesaĝojn de homoj el la tuta mondo. Diversaj homoj kun diversaj interesoj sed kun la komuna eco, ke ili uzas Esperanton por komuniki internacie. La kunstudentoj rimarku, ke per Esperanto vere la mondo atendas ilin.
Pro tio mi petas vin: Bonvolu sendi al mi malgrandan leteron (retpoŝte, per ordinara poŝto aŭ per fakso), kiu salutas la interesiĝatojn sub la moto "La mondo atendas vin" kaj invitas kaj konfirmas ilin por lerni Esperanton. Se vi volas, vi povas ekzemple skribi
– ion pri vi, kiu vi estas, de kie vi estas…
– kial kaj kiam vi eklernis Esperanton
– kion vi faras, laboras, ŝatas
– kion vi faris aŭ faras aŭ travivis per Esperanto
– ĉu vi volas komenci leteramikecon
– …
Kompreneble vi ankaŭ povas laŭdi la respondeculojn de mia fakaltlernejo, ke ili agnoskis mian projekton!;-) Ĝi estas la unua fakaltlernejo en Germanujo, kiu ofertas oficialan Esperanto-kurson! (Ekzistas nur kvar universitatoj ĉi lande, kiuj ofertas seminariojn rilate al Esperanto, ekzemple pri interlingvistiko).
Sufixcas jam malgranda, ne tro komplike skribita mesaĝo, por ke miaj lernantoj povos traduki ĝin je la fino de la kurso (kiu daŭros pli malpli 12 * 1,5h).
Sendu ĝin ĝis proksimume la 20a de septembro…
retpoŝte al: esperanto@kirf.net
aŭ paperpoŝte al: Sebastian Kirf
Fletumer Straße 2
26723 Emden
– GERMANUJO –
aŭ fakse al: +49 7000 5473638
Alia ideo estas, se mi sukcesos kun la kurso, ke oni povas fari renkontiĝon malgrandan en Emden. Sed tio ankoraŭ estas futuro… 😉
Mian retpaĝaron vi trovas ĉe esperanto.kirf.net kaj www.kirf.net. Ĉe la unua adreso mi informos pri la sukceso de mia projekto (Esperante, mi ĵuras! ;-)), sed plej frue meze de septembro, ĉar ĝis la 13.9. mi estos en Brazilo (vidu suben).
Pri mia projekto:
Kiel mi jam skribis, mi studas socialan laboron / socialan pedagogion. Tiu studo daŭras regule 3 jarojn, tio estas 6 semestroj. La unuaj tri estas la "baza studo", poste venas la "ĉefa studo", en kiu mi nun partoprenas la duan semestron. Dum la ĉefa studo, ĉiu studento de mia fako elektas unu el kelkaj projektoj, en kiu li volas partopreni (ekzemple: Lerneja-sociala laboro; krimulhelpo; …). Mi tiam elektis la projektgrupon pri la "Agenda 21" (Agendo 21), temas pri "longdaŭre efika evoluo". La Agendo 21 estas proponaro oficiale akceptita 1992 en Rio-de-anejro, kiu estas kvazaŭ vojmontrilo kiel ni vivu por ke niaj idoj ankaŭ havos vivtaŭgan teron. Ĝi rigardas al la ĉeftemoj socio, ekonomio, naturo kaj kulturo ne aparte, sed al la rilatoj inter ili kaj la reciprokaj efektoj. Tie mi trovis malgrandan eldiron: En ĉapitro 35, alineo 22, punkto d) estas skribita, ke oni trovu solvon koncerne la lingvaj barieroj por ke la sciencaj eltrovaĵoj povas facile esti interŝanĝota (Se mi bone rememoris, ĉar nun mi ne havas aliron al la teksto). Tiun mi povis tre bone uzi por starigi mian propran projekton: Diskonigi Esperanton kiel longdaŭre efika solvo por la lingva problemo (inter alie ĉar ĝi ne celas forigi aliajn lingvojn ĝi do savas kulturojn). Mian proponon oni akceptis kaj post la unua semestro de prepara laboro oni nun eĉ rajtigis min, doni oficialan, bazan kurson de Esperanto.
Se mi havos sufiĉe da tempo (kaj sukceson), mi volas ankaŭ diskonigi Esperanton pli vaste en mia urbeto. Sed tio ankoraŭ estas en planado…
Pri mia Esperanta vivo:
Mi komencis lerni Esperanton aŭtodidakte antaŭ du jaroj, kiam mi vizitis amikinon en Finnlando. Post duonjaro mi partoprenis mian unuan renkontiĝon: La 46a IS en Trier’. Sekvis renkontiĝo en Nederlando, la IJK kaj UK en Svedujo, la 47a IS en Naŭmburg’. Ekde 2003 mi regule vizitas la Esperanto-centro en sudharco, kie mi partoprenas seminariojn por esti iam oficiala Eo-instruisto. Ankaŭ mi organizis Esperanto-kursojn de la Germana Esperanto Junularo (GEJ) en Emden’ kaj Naŭmburg’ kaj fabrikis la poŝkalendaron de GEJ por 2004.
Ĉi jare mi iĝis gastiganto de Pasporta Servo, instruis mem dum semajnfina baza kurso en internulejo proksime de Naŭmburg’ kaj semajna baza (kaj libertempa) kurso en mia fakaltlernejo. Mi estas kunfondinto de la germana sekcio de EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto; partio, kiu unue fondiĝis en Francujo kaj celis partopreni la ĉi jaran eŭropan baloton por diskonigi Esperanton: www.e-d-e.org) kaj nun mi troviĝas en Brazilo, kie mi faras staĝon en Bona Espero kaj partoprenis la 39an Brazilan Kongreson de Esperanto.
Do, tio nun sufiĉu por informi vin. Se vi volas ankoraŭ scii ion ajn, ne hezitu kaj skribu al mi. Sed priatentu, ke mi ne povas regule respondi miajn retpoŝtojn ĝis la 13a de septembro!
Kore dankas pro via helpo aktuale el Bona Espero / Alto Paraíso, Brazilo
Zebastjan’ 😉
PS: Kaj se vi trovas gramatikajn aŭ ortografiajn erarojn, vi rajtas teni ilin, se vi nur bonvole korektas min 😉
PPS: Brazilo estas tre vizitinda! Kaj ĉi tie oni vere trovas preskaŭ neniun, kiu parolas la anglan. Sed per Esperanto oni bonege vojaĝas!