Jarlibro 2004
Portreto de Cecil Charles Goldsmith, iama gxenerala sekretario de UEA,
malfermas la cxi-jaran Jarlibron de UEA. La multjara prezidanto kaj nuna
vicprezidanto de la Asocio, prof. Humphrey Tonkin, rememoras en gxia
antauxparolo, kiel “Tiny” Goldsmith profunde impresis lin kiel 15-jaran
junulon, kiu jxus komencis lerni Esperanton. Konversacio kun Goldsmith
farigxis komenco de Esperanto-agado, “en kiu mi ofte pro entuziasmo tro
alten celis, sed pro persisto foje sukcesis”, skribas Tonkin retrorigarde en
la Jarlibro 2004, 50 jarojn post sia eklerno de la lingvo.
En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaux aparte kiel Gvidlibro 2004,
aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj
TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizajxoj,
bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio cxu ili havas ligon kun UEA aux
TEJO. Oni trovas ankaux la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la bazajn
gvidliniojn de UEA pri informado pri Esperanto.
Du trionoj el la 288-pagxa libro konsistas el la adresaro de la Delegita
Reto de UEA kun 1783 individuoj en 92 landoj (1945 en 98 landoj en Jarlibro
2001, kiu laste enhavis detalan statistikon). Estas 53 cxefdelegitoj (46),
984 lokaj delegitoj, 136 vicdelegitoj, 29 junularaj kaj 1337 fakaj
delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj
reprezentas cx. 800 fakojn. Kvankam la nombro da delegitoj lastatempe emis
malkreski, la Centra Oficejo antauxvidas, ke gxi denove kreskos por la
Jarlibro 2005 kiel rezulto de planata kampanjo lige kun la lauxvica revizio
de la Delegita Reto, kiu startos en oktobro.
Duono de la delegitoj estas kontaktebla ankaux retposxte. En la cxi-jara
Jarlibro sian retadreson publikigas 1129 delegitoj, t.e. 63% el la tuta
delegitaro. En kvin jaroj ilia nombro duobligxis, cxar en Jarlibro 1999
retadreson anoncis 572 delegitoj (29%).
Jarlibro 2004 estas la unua redaktita de Roy McCoy. Gxi estis presita kaj
ekspedita en Slovakio.
de [Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 184]
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]