ret-info: Intervjuo kun EP-parlamentano Malgorzata Handzlik
Handzlik: “Esperanto utilus al EU”
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de
la Euxropa Parlamento, Malgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro.
La nova posteno komplete sxangxis sxian vivon, sxi rakontas.
– cxiusemajne lunde mi flugas al Bruselo aux Strasburgo kaj revenas jxauxde
nokte. Vendrede, sabate kaj dimancxe mi kutime estas en Pollando.
Tiam okazas multaj renkontigxoj kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio
venas por kelkaj tagoj al nia Brusela logxejo.
Laux sxi, Esperanto povus doni multan utilon al la Euxropa Parlamento kaj al
la Euxropa Unio:
– Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado, kaj
veran kaj praktikan interkomprenigxon de euxropanoj. Euxropo malvolonte
parolas pri lingvaj problemoj, malgraux ke ili dauxre okazas.
Spite al la enormaj sumoj, kiujn kostas la multlingveco, ne cxiam la
kunsidoj de la komisionoj estas tradukataj al la lingvoj de cxiuj
partoprenantoj. La plej multajn dokumentojn mi kaj aliaj parlamentanoj
ricevas angle.
Legu pli en Libera Folio
http://www.liberafolio.org
el [Nova Sento] – 412
—
fonto: “Ret-Info”
http://www.eventoj.hu
[addsig]