Chi tie vi povas aldoni adresojn kaj nomojn de esperantistaj instruistoj en Eurxropo aux de lernejoj kie esperanto estas instruata.
Michele Gazzola
Chi tie vi povas aldoni adresojn kaj nomojn de esperantistaj instruistoj en Eurxropo aux de lernejoj kie esperanto estas instruata.
Michele Gazzola
You must be logged in to post a comment.
Mia lernejo estas gimnazio por knaboj, sed en la plej altaj klasoj ni havas ankau knabinoj. Mi instruas Esperanto per klubo, ne per la horaro sed, se vi sukcesas trovi lernejojn en Italio por la eksperimento pri la junuloj de 16- 18 jaroj, kompreneble ni povos partopreni kiel lernejo. Ekzemple ni jxus partoprenis "Euroscola en Esperanto" en Aprilo. Ni estas "Lingva Kolegio" kaj ni jxus komencas instrui ankau la italan lingvon. Nia adreso estas
Sir Thoams Rich’s School,
Oakleaze,
Longlevens,
Gloucester
GL2 OLF
Pri la bazgradaj lernejoj – estas nun du lernejoj en nia urbo kie oni komencas instrui Esperanton, kaj estas mi kiu instruas la instruistinojn!
Elizabeth Stanley (Britio)
> Kara Zlatko,
> Dankon pro via mesagho. Mi estas vere felicha havi vin kiel kunlaboranto!
Mi
> chiam havas multaj da interesaj ideoj. Mi kredas ke via propono estas tute
> interesa, kvankam mi ne estas fakulo. Mi havas nur du demandojn: chu ne
> eblas plani pli maldensan kaj iomete pli longan eksperimentadon? Kion pri
la
> evaluado de la eksperimentado?
Eblas ankau pli maldensa, sed tiam la rezultoj ne esta tiel evidentaj. La
rezultoj estas la samaj au malpli bonaj, se la afero dauras kelkan monatojn.
Do, oni uzu pli maldensan instruadon nur escepte – se neniel eblas la unua
propono (du-semajna). La valorigo okazas chefe per du metodoj:
a) per video surbendigo dum la diversaj fazoj de la instruado
b) per fina ekzameno busha kaj skriba, kiun oni ankau videe surbendigas. Pri
la rezultoj la instruisto skribas detalan raporton.
> Mi havas ankaux du dubojn: la unua: mi ne scias chu la naciaj ministerioj
> konsentos ke nur landlimaj urboj povus partopreni al la eksperimentado,
sed
> mi povas peti informojn pri tio. La dua: se mi ne eraras, iu kondicho por
la
> permeso estis ke unu lernejo el Anglio partoprenu la eksperimentadon. Kiel
> fari chikaze?
Kompreneble, ke oni povas fari la saman kurstipon ankau kun gelernantoj nur
el unu lernejo, kiuj nenien vojaghos, sed nur simple dum du semajnoj
chiutage lernos en sia lernojo po 2 horojn tage. Tion oni faru en la angla
lernejo. La rezultoj estos iomete pli malbonaj, char ili ne estas tion
motivitaj kiam ne sidas samklase ankau eksterlandaj gelernantoj – sed tamen,
la rezultoj devas esti bonaj. Do, kie pro iuj kauzoj ne eblas fari kurson
por gelernantoj el du landoj, oni faru nur por la gelernantoj nur de tiu
lernejo sola, sed tion oni faru nur se ne estas alia eblo. Kie ajn eblas,
oni elektu urbojn proksimajn al la landlimo.
Zlatko Tisljar
Bv. rigardi, studi ankaux http://www.edukado.net kiu povos multe helpi
versxajne…
Amike kaj sukcesodezire:
Katalin Kovats, redaktoro
karaj,
bv rigardi kaj komenti: http://www.ikso.net/ilei/vikio/Esplorprojekto
salutas,
hokan
Fakte, mi tute subtenas vian tre bonan ideon uzi intereton por korespondi kaj finfine organizi renkontighon. Mi ne scias kion diri pri agho; chi rilate pedagogikuloj povas plimulte diri ol mi. La sekvontaj pashoj devas esti plani la enhavon de la eksperimentado kaj la formadon de la instruistoj.
Kore dankon kaj salutojn
Michele
Kara Michele,
Bonega! Mia lernejo deziras partopreni.
Elizabeth Stanley (Britio)
Mi proponas la jenan planon:
Organizi landlimajn kursojn por po du lernejoj en kiuj lernas 14-jaruloj en
urboj de du landoj kaj du diversaj lingvoj, kiuj ne estas pli ol 50 km
malproksimaj Kiel ekz. Gorizia (Italio) kaj Nova Gorica (SLovenio), Bad
Radkersburg (Austrio) kaj Gornja Radgona (Slovenio). Okazus 2-semajnaj
kursoj (chiutage krom dimanche po 2 lernejaj horoj (unu semajnon en
Slovenio – Italoj au austroj veturas al slovena urbo) kaj alian semajnon
inverse. La du kursojn mi mem povas gvidi kaj prizorgi. Serchi similajn
urbojn landlime de Francio kaj Germanio, Nederlando kaj germanio, Finlando
kaj Svedio, Hispanio kauj Francio, Pollando kaj germanio, Hungario kaj
Slovakio (KOmarno/Komarom) ktp. La instruistojn mi povas instrui per
interreto kiel ili gvidu la aferon kaj mi povas prizorgi por ili la necesajn
instruilojn.
Zlatko Tisljar
kara Michele,
dankon pro via mesagxo! la projekto sonas tre interese, laux mi.
cxu vi scias pri http://www.edukado.net/es_lernejoj.jsp ? mi pensas ke tiu
pagxo povus estis bona helpo pri trovado de e-klasoj kaj e-instruistoj.
Katalin, la redaktanto de Edukado.net, volonte enmetos anoncon pri via
projekto tie. bv sendi tauxgan tekston al sxi.
krome, mi imagas ke nia gxenerala sekretario, Atilio, povos dissendi alvokon
al cxiuj sekcioj de ILEI (http://www.ikso.net/ilei/instancoj/sekcioj.php).
ankaux estus bone havi artikolon pri la projekto en IPR
(www.ikso.net/ilei/ipr), cxu ne?
cxu vi scias pri ESF? (www.esperantic.org) mi imagas ke ili havus intereson
pri la projekto! se vi volas mi provos peri kontakton inter vi kaj ili.
kiam la projekto eniros la fazon en kiu lernejanoj eklernos esperanton mi
pensas ke la projektoj http://www.lernu.net kaj http://www.interkulturo.net povus esti tre
utilaj. se vi volas ni povus adapti kaj fari apartan subprojekton de tiuj
pagxaroj por via projekto dum 2005.
do, mi pensas ke ILEI povus en pluraj manieroj kunlabori kun KEILEU pri tio
cxi. ni gxojus ricevi pli da informoj pri la ekperimentad-plano kiam estas!
(mi havas similan ideon dum iom da tempo, vidu
http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?EsplorPlano, sed ne trovis la gxustajn
kunlaborantojn.)
se vi havas ideojn pri kiel ILEI povus pli konkrete envolvigxi en la
projekton, bv skribi pli pri tio.
kompreneble mi mem ne povas decidi por la tuta estraro de ILEI, do tiu cxi
mesagxo estas nur por starigi la unuajn kontaktojn. ni planas havi
estrarkunsidon per MSN marde aux merkrede kaj dum gxi certe traktos vian
nunan mesagxon kaj ev novajn de vi. poste venos pli formala respondo de
ILEI, miaimage.
amike,
hokan (ILEI-estrarano pri retprojektoj kaj junulara agado)
Do, por kiu agxo ni planos la eksperimentadon? Mi persone preferus la agxon 15-18, cxar gxi koincidas kun la projekto de ELFI (finna ILEI-sekcio). La lernantoj povus lerni per edukado.net kaj korespondi per komputila posxto kaj finfine renkontigxi en iu loko. Ideala grupo por tia renkontigxo estas cx 50 personoj, ekz. po 10 el kvin landoj.
Samtempe povus okazi aliaj kursoj por pli junaj lernantoj.
Por ekzperimentado oni bezonas mezureblajn resultojn. Por la plej maljunaj oni eble povas trovi rezultojn per enketado. Tiaj lernantoj jam havas sperton pri lingvolernado kaj scipovas komoari.
Tamen por objektiva mezuro de resultoj oni devas havi kopargrupojn. Elekti la grupojn kaj la kompargrupojn estas malfacila tasko. Mi tamen havas iujn ideojn pri tio.
Kiu estas la sekvonta pasxo?
Carola