Informoj de Vinilkosmo

ret-info: Informoj de Vinilkosmo

Informoj de Vinilkosmo
———————-

Estimataj

Ekmalvarmas, kaj la birdoj versxajne jam foriris cxar oni ne plu auxdas
ilin…. Cxu jam vintras ?

Nu, cxiukaze ne estas kialo cxesigi kantadon, kaj kun plezuro ni transdonas
al vi la plej lastajn novajxojn el nia svage mola nesto… kiam la hejtilo
estas sxaltita….

Je alproksimigxo de la jarfinfestoj, kaj cxar Kristnaskul' (kaj la posxto)
havos multan laboron, ni anticipe reinstalis la dekorajxojn kaj niajn du
stel-KDojn. Tiu de Akordo, Krisnaska Kordo, kiu farigxis la agnoskita
normajxo en la gxenro; kaj tiu malpli tradicia de Ralph Glomp, … Dum
kristnaska tempo, jam prezentitaj en 2003.

Al cxi tiuj aldonigxas du rimarkindaj novajxoj, unue per la miriga _La
lumpiramido_ de Marcus Pengel kaj Jürgen Wulff; kaj poste per la eminenteca
tutnova folklora festo de Kajto!

Se vi antauxvidas donaci tiujn mondajn sonojn aux aliajn al viaj
proksimuloj, ni forte konsilas ne atendi la lastan minuton por fari viajn
mendojn! Alivorte, vi havas de nun gxis la 10a -15a de decembro por reagi…
se vi planas donacon por Kristnasko, kompreneble….

Dume, felicxan viziton kaj plej bonajn mus-klakojn !


Nia kompleta katalogo cxe :

http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novajxoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


VKKD 77 ” La lumpiramido “

MARCUS PENGEL / JüRGEN WULFF


Via laborestro strecxigas vin, via bopatrino ofendigxas pro via streso …
Ne mankas kialoj por nervozigxi en cxi premega socia vivo, sed tute ne
gravas ! Jen kreitajxo tute malbanala por la esperanto-mondo, kiu proponas
solvon irante rekte al la radiko de la cxiutagaj strecxigxoj kaj provas
dompti ilin je la nivelo de la konscio mem kiu nutras ilin.

La lumpiramido estas meditado kun bela legxera meditadomuziko de Marcus
Pengel. La vocxo de Jürgen Wulff gvidos vin al via lumpiramido. En stato de
profunda senstrecxigxo kaj trankvilo vi povas adapti viajn konvinkojn kaj
sintenojn por pli facile atingi viajn celon.

La stato de rilaksigxo en kiu vi certe atingos lasante vin luli pere de
magia sono povas ankaux esti bonega inklino je penetrigxo per la ritmo ne
malpli envulta de esperanto, elektita cxi tie pro gxia universaleco kaj
simpleco de gxiaj komponantoj.

Tiu KD estas produktita de eldonejo Nigra Kato en Hamburgo kies motoro estas
Ralph Glomp, ja konstateble, pli kaj pli cxeestanta en niaj kolumnoj !


Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd77&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 78 ” Lokomotivo, rulu nun ! “

KAJTO


Jen baldaux 16 jaroj de kiam Kajto produktis sian unuan albumon, Flugdrako
(VKKD1), kiu ne nur estis la unua KD, sed ankaux la unua 'vera' disko iam
surbendigita profesie de muzikgrupo kantanta en esperanto.

Kial ne diri ke ili estas la auxtentaj pioniroj de movado kiu ne cxesas
grandigxi; kaj malgraux kariero de preskaux du jardekoj, ilia stilo
konstante restas referenco, kaj ilia sperto tiom en studio kiom sursceneje
sentigxas pli ol iam tra tiu cxi kvina kodisko de la bando.

Kajto cxiam restis fidela je muziktemaj historioj, rakontante en cxiu albumo
historion bildigitan de impetaj akordionoj, bangxoj, bekflutoj, gitaroj,
mandolinoj, kaj sxalmoj, cxiuj instrumentoj ludataj kun brilo en pure
popolmuzika tradicio el Frislando
(Nederlando) kaj aliloke, kaj ornamita de tiom brilaj koruskantoj.

Cxi tiu albumo ne esceptas la regulon, kaj parolas pri trajnoj laux cxiuj
aspektoj. Vaportrajnoj, miniaturtrajnoj, trajnvojagxado, fajfado kiel
trajno, stacidomaj haloj, vagabondaj muzikistoj kiel Cisco Houston aux Woody
Guthrie….
Neniu faceto de tiu mondo de vibranta metalo eskapis al ili, kaj tiuj kiuj
volas vojagxi estas kore invititaj tion fari. Sed atentu! Ne klinigxu el la
fenestro! 😉

Pluraj tekstoj en la albumo estas verkitaj de nia bordoza amiko Marcelo
Redoulez.Kajto honorige gratulita pere de la 9a kultura premio de FAME kiujn
ili ricevis de la mano de la urbestro de la germana urbo Aalen en oktobro
2004, kaj tiu cxi albumo estas prezentita kiel donaca danko.Parto de la
kantoj estis surbendigitaj vive la 11an kaj 12an de aprilo 1988 okaze de la
paska renkontigxo kun partopreno de la cxeestantoj en Broek en Frislando !


Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd78&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Koncertemuloj sercxataj por IEK kaj BET

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Mara Timermane, organizanto de la 15-a Internacia Esperanto-Kongreso IEK kaj
membro de la organiza komitato de Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-41, sercxas
artistojn kaj muzikgrupojn kantantajn en esperanto por la kulturaj programoj
de julio 2005 en Riga (Latvio).

Dum la 15-a IEK okazos koncertoj en la urboj Talsi, Tukums, kaj Riga, kaj
por la enlogxantoj kaj por la BET-anoj.

Latvaj artistoj kiaj ILGA, kiu kantas tre bone en esperanto, la folklora
grupo TINE; kaj la ensemblo ANIMO, kies gvidanto estas Austra Pumpure, jam
estas programitaj.

Mara dezirus pliampleksigi la programon pere de aliaj artistoj kaj bandoj
kantantaj en esperanto el aliaj landoj….

La organizantoj ne povas garantii honorariojn, sed ili esperas povi
kontribui almenaux parte por la repagkostoj kaj senpaga gastigado se ili
sukcesas trafi subvenciojn .

**************

— IEK: de la 14-a gxis la 22-a de julio 2005 en Riga (Latvio)

— BET: de la 15-a gxis la 21-a de julio 2005 en Riga (Latvio)

**************

Se vi povas aux deziras esti programita, aux deziras havi pli da informoj,
bonvolu kontakti

Mara Timermane

mtimermane@hotmail.com

Dankon !


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Nova en nia TTT-ejo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Se vi jam rimarkis la novan ligon cxe la komenco de la informletero, eble vi
jam estas leganta gxin enrete laux HTLM formato…. Se tiel ne estas, ne
hezitu provi tiun novan eblecon kiun ni proponas pro ofta peto de
multnombraj abonantoj.

Se vi volas krei ligojn al tiuj TTT-pagxoj, ni donas al vi la permeson kaj
ecx ni dankas vin pro tio !

Cetere, por esti konforma al la franca legxo kaj por pli bone klarigi nian
tarifaron, vi rimarkos ke niaj prezaro estas nun prezentita 'Sen-Imposta'
(SI — AVI), tio estas la prezo aplikata por la homoj ekster Euxropa Unio,
kaj 'Kun-Imposta' (KI
— AVI) por niaj plej proksimaj najbaroj (de EU) por kiuj estas jam normala
afero.

Pluraj aliaj novajxo estas antauxviditaj por la komenco de la nova jaro, kaj
ni estas scivolaj koni viajn dezirojn kaj rimarkojn, do ne hezitu sendi ilin
al ni:

Mark Eaton La TTTejestro

admin@vinilkosmo.com

Dankon al cxiuj, kaj bonan surfadon !


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Vi povas amplekse disvastigi tiun cxi informleteron.

Se vi ricevis gxin pere de amiko aux konatulo kaj se vi deziras ricevi rekte
la venontajn, bonvolu inskribigxi cxi tie :

http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e


Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !


Redaktita por vi de Floreal Martorell kaj Mark Eaton

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi: eurokka@esperanto.org


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu



[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00