Informilo pri Bristonas en Esperanto per registara subteno

Informilo pri Bristonas en Esperanto per registara subteno

La 19-an de Aprilo, 2004 urba municipo de Birstonas decidis atribui 3000
lidojn ( 869 Eurojn ) por eldono de kolora informlibreto pri Birstonas en
Esperanto en 2000 ekz. renkonte al la 40-aj jubileaj Baltiaj
Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 10-18-an de Julio cxi jare. Tiu cxi libreto
jam estas eldonita en kelkaj aliaj lingvoj. Nun gxi aperos ankaux en
Esperanto. Libreto nun estas tradukata kaj aperos gxis BET-40. Gxin donace
ricevos cxiuj partoprenontoj de la arangxo.

Povilas Jegorovas
Rete: litova.ea@mail.lt


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00