Informado

Informado
———

Laborplano de UEA estas ankaux invito al la landaj asocioj fari ion saman en
sia lando, kaj pro tio oni povas kritiki gxin ankaux el tiu vidpunkto.


Strategia Laborplano de UEA 2001-2010
Al lingva demokratio
. . .

Planitaj agadoj en la periodo 2003-2005:

INFORMADO

* Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo
kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon.

* Okazigo de la kampanjo “Por pli vasta komunumo” por varbi kaj grandigi la
membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj.

* Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie.
Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj,
stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.

* UEA produktu gxisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto
kaj gxia movado – kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn
informilojn kaj transdoni al jxurnalistoj, lingvistoj, simplaj
interesigantoj… – kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj
landnivelaj uzoj.

* La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por
informi lingvistojn kaj jxurnalistojn.

* UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aux/kaj aktivigu informan
fakon por la ekstera publiko.

* UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en
akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu arangxojn,
kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto (ekz. la
projektjon “Indigxenaj Dialogoj”, “Interkulturo”) kaj disvastigu informojn
pri ili laux cxiuj eblaj kanaloj.

* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn krei sciencajn
societojn, institutojn aux alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj
kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.

* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi
kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj
tenas ligoj kun internaciaj organizajxoj.

* UEA dauxrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo
mobilizi neregistarajn organizajxojn cxe UN por disvastigi la ideon kaj
eblecon de internacia helplingvo. Samtempe gxi intensigu siajn rilatojn kun
Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.

* UEA instigu al dauxrigo de informaj agadoj al euxropaj instancoj.

* UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun
la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto
kiel tauxga solvo.

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org



fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00