Helpu plu funkciigi la Bruselan Komunikadcentron!

ret-info: Helpu plu funkciigi la Bruselan Komunikadcentron!

Helpu plu funkciigi la Bruselan Komunikadcentron!
————————————————-

Euxropa Esperanto-Unio, EEU – kunordiga organizajxo de esperantistaj landaj
asocioj en la landoj de EU funkcias jam ekde 1980.

La sekva asembleo kunsidos dum la UK en Vilnius en julio 2005. La nova
statuto estas trovebla cxe http://lingvo.org/statuto .

En du jaroj tre bone funkciis profesia servo de EEU – Brusela
Komunikad-Centro (BKC), en kiu laboris Dafydd ap Fergus kaj Marko Naoki
Lins. Ili reprezentis la Esperanto-movadon cxe la instancoj de EU en
Bruselo, prizorgis informadan kampon, informis nin pri la okazadoj en
Bruselo cxe kiuj ni devus cxeesti aux reagi, entreprenis informkampanjojn,
rebatkampanjojn, ellaboris plurajn gravajn retpagxojn cxe UEA ktp.
Tio povis okazi danke al malavaraj donacoj de multaj mecenatoj kaj al la
propraj enspezoj de EEU.

Cxi-jare ekmankis la mono kaj jam cxesis labori Dafydd. Nun ni havas je
dispono nur Marko-n kaj ankaux li ne plu laboros post majo cxi-jare.
Komplete sen profesia servo nia eta estraro amatora estas senhelpa, kaj
periodo en kiu EEU kaj Esperanto komencis ion signifi en Bruselo cxesos.

Ni havas bonan junan kandidaton kiu anstatauxus Markon post majo, sed ni
devus certigi cxirkaux 20.000 euxrojn por lia salajro kaj minimumaj aliaj
administraj kostoj. Ni havas promeson de unu mecenato pri donaco de suficxe
alta sumo, kondicxe ke ni mem trovas minimume 5000 euxrojn el aliaj fontoj.
Se cxiuj landaj asocioj (24) pagus lauxstatute duonan euxron por cxiu sia
membro, ni havus pli ol 5000 euxrojn kaj povus peti la mecenaton pri alia
parto.

De tio dependas niaj planoj agi por Esperanto kadre de instancoj de EU
(helpo al iniciantoj starigi interpartian grupon pri egalrajteco de lingvoj
en EU-parlamento, pri iniciato rilate proponon oficialigi la tekston de
EU-himno en Esperanto ktp) samkiel nia agado servi vin (plua eldonado de
Euxropa Bulteno, kunpartopreno en forumaj diskutoj, zorgado pri financoj kaj
administrado, organizo de la kunveno de la asembleo ktp).

– eltirajxo el cirkulero de EEU –

———————————

Aldono de “Ret-Info”:

Prezidanto de EEU: d-ro Sean S Riain
Vicprezidantino de EEU: Flory Witdoeckt
Sekretario de EEU: Zlatko Tiljar – <­zlatko.tisljar@azm-lu.si>
http://lingvo.org


Brusela Komunikadcentro
Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat BE-1030 Brussel
Tel.: +32-(0)484-924.013
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00