"Heliko" el Japanio

“Heliko” el Japanio
——————-

En aprilo 2002 Konisi Gaku fondis kun kunlaborantoj malgrandan miksvocxan
korusgrupon nomatan “Heliko”, en la regiono Kansajo (cxirkaux la urboj
Osaka, Kioto, kaj Kobe). En la nuna momento gxi estas unu el la plej aktiva
esperantista muzikensemblo en Japanio.

Gxi konsistas el kelkdekaj membroj, cxiuj amatoraj kiuj ekzercigxas regule
unufoje monate.

Heliko jam prezentis sian kantadon en la Japana Esperanto-Kongreso kaj en la
loka kongreso en 2002 kaj 2003.

Repertuaro: Dek-kelkaj kantoj, el kiuj pli ol duono estas japanaj kantoj
tradukitaj. Internacie konataj estas: Annie Laurie, Edelweiss, Israela
Lulkanto k.a..

Hxor-Gvidanto: Konisi Gaku kiu ankaux zorgas pri arangxado kaj tradukado.

Al Heliko grave mankas viraj membroj. Okaze de prezentado en la kongresoj
estas petate aligxon de kantemuloj el alia regiono.

Interesatoj kontaktu:

Konisi Gaku
Rete: konisi@wombat.zaq.ne.jp


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00