Granda vortaro Esperanta-Nederlanda-Esperanta

Granda vortaro Esperanta-Nederlanda-Esperanta

Jxus aperis la longe atendata vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands de
Petro De Smedt. Gxi estas vortaro nederlanda-esperanta kaj
esperanta-nederlanda kun pli ol 44000 vortoj, 12000 parolturnoj, 900
proverboj en la parto nederlanda-esperanta kaj 17000 vortoj, 2500
parolturnoj kaj 450 proverboj en la parto esperanta-nederlanda.
La verko enhavas 576 pagxojn kaj sekve estas multe pli ampleksa ol la
vortaro de Middelkoop, kiu dum jaroj estis la cxefa vortaro en Flandrujo kaj
Nederlando.

La prezo de la verko estas 18 euxroj + afranko. Libroservoj pagas nur po
12 euxrojn + afranko, acxetante 10 ekzemplerojn aux pli.

Cxiu vortaro krome enhavas valorkuponon per kiu eblas ricevi la kodoroman
version de la vortaro, kiu aperos en marto 2005, kaj kiu estas rezervita por
la acxetintoj de la papera versio.

Eblas mendi jam nun cxe la Retbutiko de FEL (retbutiko@fel.esperanto.be).
UEA kaj aliaj libroservoj baldaux disponos pri gxi (eventuale kontraux alia
prezo).


el [nova]


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu




.




[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00