Gazetaraj Komunikoj de UEA

ret-info: N-ro 189 – Gazetaraj Komunikoj de UEA

=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA, N-ro 189, 2004-12-03
==================================================================

Enhavo:

1. Tri pliaj regionaj komisionoj elektitaj 2. Kvin bibliotekoj ricevis
Thorsen-apogon 3. Aktoj de la Pekina Nitobe-simpozio aperis


* * * * *

TRI PLIAJ REGIONAJ KOMISIONOJ ELEKTITAJ

La Estraro de UEA dauxrigas la elektadon de komisionoj kaj komisiitoj por
specialaj laborkampoj por la nova trijara periodo. Lastatempe gxi elektis
regionajn komisionojn por Afriko kaj arablingvaj landoj.

La komisionon pri agado en Afriko kunordigas Gbeglo Koffi el Togolando kaj
gxi havas membrojn el 11 landoj. La komisionanoj estas Jérémie Saviyumba
(Burundio), Francois Hounsounou (Benino), Jean-Bosco Malanda (Dem. Resp. de
Kongo), Fidele Kounda-Voumi (Resp. de Kongo), Jean-Marie Mboge M'Bele
(Kamerunio), Justine Ralalarisoa (Madagaskaro), Princo Henriko Oguinye
(Nigherio), Axel von Blottnitz (Sud-Afriko), Costa Mashauri (Tanzanio),
Basile Agbolo (Togolando) kaj Oliver Mazodze (Zimbabvo).

La komisionon pri agado en arablingvaj landoj kunordigas Marie-Helene Desert
el Francio. Membras en gxi Wael Al-Mahdi (Jordanio), Guy Penet (Egiptio),
Bachir Benmaghnia (Algxerio), Mohamed Gharbi (Maroko) kaj Atilio Orellana
Rojas (Nederlando).

Cxar la Esperanta movado ankoraux estas nur ekgxermanta en arablingvaj
landoj, la koncerna komisiono havas membrojn ankaux el aliaj landoj. En
Afriko la movado estas jam suficxe vasta kaj evoluinta por povi plene
konsistigi la komisionon el inter siaj propraj aktivuloj.


* * * * *


KVIN BIBLIOTEKOJ RICEVIS THORSEN-APOGON

La kolektoj de kvin Esperanto-bibliotekoj pliricxigxas dank' al la
Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, pri kies subvencioj lastatempe
decidis la UEA-estraranino pri kulturo Claude Nourmont kaj Gxenerala
Direktoro Osmo Buller. Subvencion de po 250 euxroj ricevis Esperanto 3000
en Loveno (Belgio), Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj la Varsovia
Filio de Pola Esperanto-Asocio. Esperanto-rondo en Bangaloro (Hinda Unio)
estis apogita per 150 euxroj kaj la Germana Esperanto-Centro Herzberg per
100 euxroj.

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen disdonis ekde 1997 subvenciojn je la
suma valoro de 11750 euxroj. La apogataj bibliotekoj ricevas librojn laux
la dezirlistoj, kiujn ili sendis kun siaj subvencipetoj. Pri la subvencioj
oni decidas unufoje jare. Petoj por la jaro 2005 devos atingi la Centran
Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2005.


* * * * *


AKTOJ DE LA PEKINA NITOBE-SIMPOZIO APERIS

Sub la titolo “Al nova internacia lingva ordo” aperis 239-pagxa volumo kun
la aktoj de la 3-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizajxoj, kiun UEA
organizis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en julio
2004. Gxi estas redaktita de Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao kaj gxia enhavo
aperas en tri lingvoj: Esperanto, angla kaj cxina.

La plej ampleksaj kontribuajxoj en la volumo estas tiuj de Humphrey Tonkin
(“Linga egaleco en internaciaj rilatoj”), Michael Cwik (“Principoj por
komunikado ene de multlingva komunumo kiel EU”), Kimiko Schwerin (“La bahaa
vidpunkto pri mondaj lingvaj problemoj”) kaj Lee Chong-Yeong (“Al nova
internacia lingva ordo”). En la libro trovigxas ankaux elstaraj cxinaj
kontribuajxoj al la problemaro de la simpozio. Gxenerala direktoro Yang
Guang el la Sxtata Lingva Komisiono de Cxinio, pritraktas la temon “La celo
kaj stato de la homa civilizacio: egaleco kaj diverseco de lingvoj kaj
kulturoj” kaj Su Jinzhu el la cxina Ministerio pri Edukado la temon “Lingva
egaleco sur la fono de lingva diverseco”. Tre interesan studon pri
potenciala rolo de Cxinio por atingi lingvan egalecon en internaciaj rilatoj
liveris Liu Haitao, cxina lingvisto kaj kunredaktoro de la libro.

La libro “Al nova internacia lingva ordo” kostas 18,00 euxrojn (plus afranko
kaj, en EU, imposto de 6%). Plu haveblas ankaux la aktoj de la 1-a
Nitobe-simpozio en Prago en 1996, “Al lingva demokratio”, kies prezo estas
10,20 euxroj.

el [Gazetaraj komunikoj de UEA]


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00