Gazetara kampanjo okaze de UK
—————————–
Pasintjare la Brusela Komunikadcentro, gvidata de Europa Esperanto-Unio,
organizis gazetaran kampanjon kadre de la Universala Kongreso de UEA en
Gotenburgo. Ghi sukcesis interesi jhurnalistojn en dekoj da landoj, kaj
instigis ilin publikigi centon da artikoloj, kaj ankau fari radio- kaj
filmprogramerojn (vidu:
, pasvorto: 'saluton').
Chi-jare, ni kompreneble daurigas la kampanjon, kaj alvokas al via helpo.
Unue, ni tradukos modelajn gazetarajn komunikojn, kiuj celas instigi chefe
lokajn, sed ankau naciajn, jhurnalistojn skribi artikolojn. Post la traduko,
ni helpos LA-ojn, kaj aliajn volontulojn ekkontakti jhurnalistojn.
Chu vi pretas helpi kaj traduki?
Seán Ó Riain, Prezidanto de Europa Esperanto-Unio Renato Corsetti,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
el [lingvo]
—
fonto: ret-info