Fondata la unua firmao pri filmoj en Esperanto

Fondata la unua firmao pri filmoj en Esperanto

La firmao “Filmoj Imagu” estis jxus fondita kaj atendas la oficialigon en Brazilo. La fondintoj estas
Joe Bazilio Costa / Karen Pereira
Rua Gal. Carneiro, 246-A
35570-000 – Formiga – MG – Brazilo
55-37-3322-2556

Post unua prov-filmeto (14-minuta) bazita je cxina rakonto de la libro Orangxa Ombrelo oni decidis iri al pli ambiaciaj projektoj.

Sekve de subteno de kelkaj esperantistoj “Filmoj Imagu” nun realigas filmon el la libro Gerda Malaperis de Claude Piron. Oni jam filmis 9 cxapitrojn kaj, dum la cetera parto de tiu monato kaj en la venonta, filmos aliajn 7 cxapitrojn. La ceterajn oni filmos en majo kaj. laux la plano, cxio (filmado, muntado, surdiskigado, pakado, ktp) devos esti preta gxis la mezo de junio.

La oficiala pagxaro estas www.imagufilmo.org, kie oni trovas informojn pri la projekto, fotojn kaj povas antauxacxeti la DVD-on.

La gxenerala intenco estas filmigi bonajn verkojn en Esperanto kaj fari almenaux unu filmon jare, kaj samtempe produkti DVD-ojn kun tre bonaj lerno-materialoj filmforme.

Cxiaspeca kontribuo estas bonvena, ekzemple: aparatoj, mono, ideoj por novaj filmoj, aktorado, sugestoj, disvastigado, subvencio, antauxacxeto de DVD-oj, verkoj, ktp.

Estas revo de multaj geamikoj en Brazilo kaj en Pollando ke ni filmu la vivo de Zamenhof, sed por tio ni bezonos multe da pacienco, bonegan verkon pri lia vivo, kaj kompreneble monon kaj tempon. Sed tio estas ideo por la venontaj jaroj…ni atendu pacience…

Antauxmendoj de la filmo “Gerda malaperis” estas fareblaj pere de la konto cxe UEA: arep-z. La prezo por antauxacxeto estas 16 euxroj + ( sendokosto: 6 eurojn). Ankaux alia gxenerala financa subteno estas realigebla tra tiu konto.
Korespondu kun Joe: Joe Costa/Karen Pereira
amiko@uai.com.br

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00