Euxropa seminario per Esperanto
——————————-
Okaze de plilargxigo de EU, Slovenia Esperanto-Ligo organizis seminarion,
kiun partoprenis kvardeko da esperantistoj el Auxstrio, Bosnio kaj
Hercegovino, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio. Celo de la
seminario estis pli bone ekkoni la agadon de unuopaj E-organizoj kaj
plifortigi la kunlaboron. Laboro cxefe bazigxis sur la laborgrupoj. Al la
partoprenantoj estis prezentita ankaux la Programo “Junularo” de la Euxropa
komisiono kaj eblecoj kandidatigi ankaux E-programoj. Dum internacia vespero
cxiu nacia grupo havis taskon prezenti alian landon.
Kroata Esperantista Unuigxo
Rete: hes@zg.hinet.hr
el [nun]
—
fonto: ret-info