EU, Pagano (Radikaluloj): Sed sufiĉu kun Eŭropo nur angla!

EU, Pagano (Radikaluloj): Sed sufiĉu kun Eŭropo nur angla!
Deklaro Giorgio Pagano – Radikaluloj/Era
“La elsendo de la eŭropa Parlamento EU Hostel estas klara priskribo pri kiel, kontraŭ ĉiu principo demokrata, oni trudas al junuloj la anglan koloniadon, kun la sekva detruo de la lingva riĉeco de la aliaj membroŝtatoj: hispanoj estus kiel estus apache, italoj kiel chejenne, hungaroj kiel cherokee, poloj kiel sioux”.
Tion deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio. “La ret-serio, kiu celas doni al la junuloj la senton de la eŭropaj institucioj kaj priskribi la Eŭropan Union, faras tion per anglalingvaj epizodoj, kaj eĉ ne subtitolitaj. Ĉiam pli la marŝado ĝis la eŭropa unuiĝo, je la lumo de tio kio okazas, daŭradas ĝis la marĝenigo de la lingvoj kaj de la popoloj de la kontinento, subigitaj al la daŭra trudo de lingva imperiismo, kiu ekvivalentas ĉiam pli al la neado de la demokrataj valoroj, sur kiuj estis konstruita Eŭropo kaj al la grefto de UE kiel aldonaĵo de la brita Regnaro”, daŭrigas Pagano.
La kunlaboremon mem de niaj registoj, kiuj favoras la anglan en la universitatoj kontraŭ la itala, kiuj trompas la italojn uzante “la angla” kiel sinonimon de “fremda lingvo”, kiuj devigas atingi ties nivelon je B2 por instrui en Italujo, ni retrovas en EU Hostel, kreita ĝuste fare de italoj kiuj, ne sukcesinte novigi la valorojn de la lingva demokratio, limiĝas priskribi realon ĉiam pli aĉan.
Se la sama serio estintus en Esperanto, eble ĝi cirkulintus malpli ofte tra la reto pro la obstakloj, kiujn la lingvaj povgrupoj intermetas al la Internacia Lingvo, sed ĝi transdonintus al la junuloj ideon de Eŭropo novan, simplan kaj klaran, kun samaj eblecoj por ĉiuj kaj, male, ne priskribantan iun povon ankoraŭ baziĝantan en “Postmilito”, en kiu konvenas “ŝajni esti” la usonano eĉ se “oni naskiĝis” en “Italujo”, konkludas la Sekretario de la Era.

Leave a Reply

0:00
0:00