Esperanto peris al la slovena


Esperanto peris al la slovena
—————————–

'Nemeza', la drama verko de Alfred Nobel, kiun eldonis dulingve en 2003 la
sveda Eldona Societo Esperanto, aperis nun ankaux en slovena traduko. La
laboron faris Vinko Osxlak, kiu uzis la esperanto-version por sia traduko.
En la libro aperas aldone recenzo de Donald Broadribb, aperinta en Monato,
kaj komento de Vinko Osxlak pri la “kontrauxreligia” tendeco de la verko,
pri kiu atentigis Gunnar Gällmo, la tradukinto en esperanton, kaj la
recenzinto. La slovena 'Nemeza' ekzistas kiel e-libro, elsxutebla senpage
de:
www.omnibus.se/beseda .

Franko Luin
Rete: inko@algonet.se

el [nun]


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00