Esperanto-literaturistoj en maribor

ESPERANTO-LITERATURISTOJ EN MARIBOR

Kadre de Lingva Festivalo okazis Renkontigxo de esperantlingvaj verkistoj
kaj eldonistoj. Cxeestis interalie Carmel Mallia el Malto, Baldur Ragnarson
el Islando, Georgo Camacho el Hispanio, Jozefo Nagy el Rumanio, Petro Chrdle
el Cxehio kaj Zlatko Tisxljar el Slovenio.
Ili parolis pri sia verka kaj eldona agado. Estis intersxangxitaj informoj
kaj libroj. Oni auxdis ankaux interesegajn tradukspertojn de profesiaj
tradukistoj en Bruselo: Angelos Tsirimokos kaj G.Camacho.

Okazis ankaux diskuto pri rilato inter klasika libra eldonado kaj la
elektronika.
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00