Esperanto kiel ponto-lingvo: traduki, kontrollegi kaj membrigi homojn al UEA

ret-info: Esperanto kiel ponto-lingvo: traduki, kontrollegi kaj
membrigi homojn al UEA

Esperanto kiel ponto-lingvo: traduki, kontrollegi kaj membrigi homojn al UEA


Karaj esperantistoj,


Neesperantistoj ofte miras kiel eblas fari ttt-ejon kiel Esperanto.net en 60
da lingvoj, kiam ech Europa Unio au Unuighintaj Nacioj ne sukcesas. Pro tio,
la Brusela Komunikadcentro estas petita organizi la tradukon de mallonga
teksto (300 vortoj) multlingven por nova projekto finance subtenita de la
Europa Komisiono. Mono ricevota por la tradukado estos donata al la Fondajho
Canuto. Fondajho Canuto membrigas al UEA homojn el landoj el malpli
pagipovaj landoj au kun transpagaj malfacilajhoj.

La teksto (http://lingvo.org/xx/4/1055) priskribas la multlingvan projekton
MuLiMob kiu promovigos multlingvecon en mobiltelefonio. Ne temas pri teknika
teksto, sed simpla traduko. Por montri la rolon de Esperanto kiel
ponto-lingvo, aldonighos sekva frazo: “Dank' al volontuloj, chi tiu teksto
estas tradukita pere de la ponto-lingvo Esperanto (www.esperanto.net) en
multajn lingvojn. Bonvolu kontakti nin se vi pretas traduki en vian lingvon
au plibonigi la tradukon.”

La tradukprojekto estas bonega shanco montri la eblecojn de Esperanto kiel
ponto-lingvo en moderna aplikado kaj membrigi homojn el malpli pagipovaj
landoj al UEA.

Se vi pretas traduki, kontrollegi, kreskigi la membraron de UEA kaj montri
la taugecon de Esperanto kiel moderna ponto-lingvo bv. kontakti Marko Lins
(marko.lins@lingvo.org):

Dafydd ap Fergus
Direktoro BKC


————TRADUKENDA TEKSTO —————-

MuLiMob
Multlingveco kaj movigxemo

Financata de la Europa Komisiono kadre de ties programo IST (Inform-Sociaj
Teknologioj), MuLiMob celas konsciigi la komunumon de senfadena komunikado
pri la lingva kaj kultura diverseco de Europo, akcelante plurlingvajn kaj
plurkulturajn servojn kaj aplik-programojn por movigxemaj uzantoj kaj
laborantoj, elstarigante kaj diskonigante novajn evoluojn kaj identigante
bezonatajn pluajn esplorojn kaj novajn aplikojn kaj solvojn.

MuLiMob ambicias uzi la lingvan kaj kulturan diversecon de Europo kiel
rimedon por plivastigi la merkaton pri movigx-faciligaj servoj. Gxi
prikonsideras ankau evolu-tendencojn kaj teknologiajn au entreprenajn
modelojn, precipe en la muzik-industrio.

Malaltigante barilojn malhelpantajn ekspansion en la koncerna merkato,
MuLiMob plibonigas interfunkci-kapablon kaj malfermitecon. La
MuLiMob-projekto stimulas rapidan akcepton de novismaj ideoj tra la tuta
ekonomia sektoro de movigx-faciligaj servoj profite al facile uzeblaj kaj
moder-kostaj plurlingvaj servoj.

La MuLiMob-projekto estas kune portata de kvin spertoplenaj kaj dinamismaj
mal- au mez-grandaj firmaoj:

Musicwave el Parizo – unu el la plej gravaj europaj provizistoj de muzikaj
kaj distraj senfadenaj servoj, aktiva en 11 landoj de Europo, Oceanio kaj
(tra sia HongKonga filialo) Azio;

RandomOne el Barcelono – specialisto pri senfadena merkatika komunikado,
kreanto de novaj konceptoj kaj disvolviganto de programaroj por
uzanto-centraj servoj;

plusCONNECT Telecom – Wireless Around People el Londono – retokrea ento por
la senfadena industrio, organizanto de konferencoj tra la tuta Europo,
sperta pri senfadenaj aplikoj kaj teknologioj;

Crammed Disks el Bruselo – kreema kosmopolita kaj multkultura sendependa
muzik-firmao, eldonisto, surmerkatigisto kaj reklamisto de artistoj el la
tuta mondo en pli ol 30 landoj;

Hélène Abrand Consulting el Parizo, elpensinto kaj gvidanto de la projekto
–internacia konsilista firmao pri novaj amaskomunikiloj, kunlaboriganta
europajn instituciojn kaj artokreajn industriojn en Europo kaj Japanio.

Cxu VI volas aligxi al ni ?
Cxu VI volas partopreni niajn konferencojn kaj laborkunvenojn ?
Cxu VI volas pli da informoj pri MuLiMob ?
Se jes, bonvolu kontakti nin cxe nomo@eposxto.fr

Cxi tiu teksto estis tradukita de volontuloj en pli ol 20 lingvojn pere de
Esperanto (www.esperanto.net). Bonvolu kontakti nin se vi pretas helpi
traduki en vian propran lingvon au plibonigi la tradukon
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00