Esperanto en la fokuso de la Mondkongreso de PEN


Esperanto en la fokuso de la Mondkongreso de PEN

Esperanto estis en la fokuso de la jxus okazinta PEN-mondkongreso en la
norvega havenurbo Tromso, cxar unu el la du kandidatoj al la posteno de
internacia sekretario de la prestigxa neregistara organizo estis
esperanto-verkisto. Giorgio Silfer, kandidatigita de dek tri PEN-centroj,
insistis ke oni prezentu lin ne laux la sxtatanecoj (itala kaj svisa), sed
laux la literatura lingvo, “cxar ni reprezentas literaturojn, ne sxtatojn”.

La esperanta delegacio donis ankaux efikan kontribuon al la redifino pri la
lingva regximo en PEN Internacia (cxiuj lingvoj restas oficialaj, inkluzive
de esperanto), al la laboroj de diversaj komisionoj (verkistinoj, paco,
lingvaj rajtoj), al pluraj aspektoj de la statutaj modifoj.

Jam konata pro sia jura kulturo, Giorgio Silfer igxis cxi-foje pli konata
kiel auxtoro, danke al la enkonduka laudacio de Sibila Petlevski
(prezidantino de la Kroata PEN-Centro), kiu pledis favore al lia elekto kiel
internacia sekretario. Giorgio Silfer estis la kandidato de la minoraj
lingvoj, de la kultura diverseco, de la malgrandaj kaj malricxaj centroj, de
la ekzilitaj verkistoj, de la nova generacio de aktivuloj en PEN. Li bone
impresis la Asembleon, akirante la vocxon de preskaux cxiuj hezitantoj,
kontraux la rivalino, ricxa usona verkistino, multe aktiva por homaj rajtoj.

En la fina baloto, Giorgio Silfer atingis 40% de la vocxoj, largxe super la
antauxvidoj. Por la usona kandidatino vocxdonis la forta nukleo proksima al
Amnestio Internacia, specife la anglalingvaj centroj, pluraj latinamerikaj,
la skandinavaj, la germana kaj la auxstra, la kataluna, la rusa, la japana.

Por Silfer vocxdonis, krom la esperanta, la itallingvaj centroj, la svisaj,
la franclingvaj (escepte de la kebeka), preskaux cxiuj orienteuxropaj,
pluraj afrikaj, pluraj mezorientaj (inkluzive de la israela, palestina,
libana), kaj multaj centroj de verkistoj eksterlande aux en ekzilo:
nordamerika, germana (kiun fondis Thomas Mann), kurda, irana, cxina
sendependa.

el [Heroldo Komunikas 246

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu




[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00