Esperanto en finna filmo!
Popularmuziko de Vittula: Esperanto plenumas sian rolon – ankaux en la
filmo!
En la libro Populdrmusik fren Vittula de Mika-el Niemi, en finna traduko
Populddrimusiikkia Vittulajdnkdltd, Niila, silenta knabo de la norda
forgesita vilagxo, subite ekparolas en Eesperanto. La interpretistino de la
fora afrika gasto subite malsanigxas. En la pregxejo neniu scias aliajn
lingvojn, sed fine la gasto provas per Esperanto. Tiam Niila sin anoncas. Li
estas la savanto, same esperanto. Tiu fascina libro vekis ne nur intereson
pri la nordaj partoj de Svedio, kiuj nun pro la libro ricevas multajn
vizitantojn, gxi ankaux donis tusxon de esperanto al siaj multegaj legantoj.
Cxiu leganto trovas en tiu libro aparte karajn erojn. Evidente la pregxeja
sceno estas aparte signifa por la Esperantoparolantoj. Kun scivolo mi iris
rigardi la filmon. Cxu kaj kiel Esperanto aperos? Rezultis nenia elrevigxo.
Esperanto ludas bele cxarman rolon. Ni, Esperantoparolantoj ecx havas
apartajn okazojn ridi. La situacio en kiu Niila lernas Esperanton estas pli
klara en la filmo ol en la libro. “Kiel vi fartas?” demandas la radio.
La saman frazon Niila povas reuzi ankaux en la pregxejo.
Al la realigo de la Esperantlingvaj partoj kontribuis esperantistoj
diversmaniere. Interalie Leif Nordenstorm, redaktoro de La Espero, la organo
de Sveda Esperanto-Federacio, rakontas ke li, dum la UK en Gotenburgo, pere
de sia posxtelefono helpis la aktorojn pri la elparolo!
Roland Lindblom en la informilo La Hirundo, novembro 2004, donis pliajn
informojn:
“En junio iu telefonis al SEF kaj petis helpon. Ili bezonas virinan vocxon,
belan. Mi tuj pensis pri Natalja Gerlach – konata kiel kantistino kun
Jxomart. Oni kontaktis sxin kaj jam postan tagon sxi vizitis la filmteamon.
En la filmo, kaj en la libro, oni ricevas klarigon kial la knabo Niila povas
paroli Esperanton. Li sekvis radio-kurson, kaj en la filmo ni auxdas la
vocxon de Natalja.
Cxe la fino de la filmo aperas amaso da nomoj, artistoj kaj helpantoj. Tie
aperas nomo ankaux de alia esperantistino – Anna-Maria Lange el Lund. Sxi
jam frue havis kontakton kun la verkisto Niemi, kaj poste kun la filmteamo.
Ni esperantistoj povas gxoji pro la mencio de Esperanto kaj ni eble povas
atendi ke Mikael Niemi iom lernos la lingvon, almenaux iomete, cxar li
acxetis lernolibron cxe la Esperanta librostando en Bokmdssan en
Gotenburgo.”
La filmo premieris en Pajala la 24-an de septembro kaj en Finnlando la 8-an
de oktobro 2004. En Svedio gxi allogis pli ol 300 000 personojn al kinejo,
en Finnlando 100 000. La filmo estas ankaux luebla kaj acxetebla kiel
videofilmo (VHS kaj DVD). La filmo partoprenos en la Berlina filmfestivalo,
10-12 februaro, la konkurskategorion junulara filmo.
En la angla gxi ricevis la nomon Popular Music.
Anna Ritamdki
[el la revuo Esperantolehti, n-ro 1/2005.]
[addsig]