Esperanto-eksperimento

Esperanto-eksperimento

Post la konsento de la itala Ministerio pri klerigado lancxi euxropan
eksperimentadon pri internacia lingvo, la kontaktoj inter la Ministerio kaj
ERA rekomencis. La 18-an de junio en la sidejo de la Ministerio, viale
Trastevere en Romo, renkontigxis s-ro N. Rossi, cxefo de la Kabineto kaj de
la Sekretario de la Ministro, kaj s-ro G Pagano kune al s-rino F. Cammarano
anoj de “Esperanto” Radikala Asocio. Dum tiu cxi renkontigxo igxis pli
klaraj la kondichoj de la Projekto. Gxi estos je la zorgo de ERA kaj
difinita akorde kun la Ministerio. La projekto koncernos – ankaux por la
unikaj propedeutikaj kvalitoj de Esperanto – la unugradaj lernejoj kaj gxi
devas inkludi kaj la instruadon por la lernantoj kaj formad-progamon de la
instruistoj. Unugradaj lernejoj signifas labori kun infanoj inter 6 kaj 14
jaroj.

de Michele Gazzola


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00