Esperanto cxe Linguapax
———————–
Linguapax estas memstara instituto kiu laboras por lingva diverseco laux
iniciato de Unesko. En la deka kongreso de Linguapax Esperanton reprezentis
Abel Montagut, kiu prelegis pri la utilo de Esperanto por lingva diverseco,
kaj Radojica Petroviæ, kiu prezentis plurajn aktualajn Esperanto-projektojn.
“Sxajnas, ke la ekstera scienca mondo estas pli malferma por Esperanto, ol
la Esperanto-komunumo estas malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la
malfermitajn pordojn pli ofte kaj pli memfide”, konstatas Radojica Petroviæ
en sia artikolo.
La projekto Linguapax de Unesko estis iniciatita en 1987, dum konferenco de
ekspertoj en Kijiv (Kievo), kun la celo plifortigi edukadon al paco kaj
homaj rajtoj per lernado de lingvoj. Gxi estis inspira por ILEI (Internacia
Ligo de Esperantistaj instruistoj), kiu lancxis en la jaro 1998 la projekton
Interkulturo, kiu celis utiligon de Esperanto por interkultura edukado en
lernejoj.
La komenca ambicio, ke Linguapax auxspiciu Interkulturon, ne realigxis.
Tamen la 10-a Kongreso de Linguapax en Barcelono, 20-23 majo 2004, donis
sxancon al Interkulturo prezentigxi en gxiaj rondoj, kune kun aliaj
E-projektoj en kunteksto de kontribuo de Esperanto al protektado de lingva
diverseco.
Linguapax hodiaux estas memstara instituto kun sidejo en Barcelono kaj agas
kiel neregistara organizo kaj dauxrigas la samnoman iniciaton de Unesko, kun
la baza orientigxo al lingva politiko protektanta lingvan diversecon kaj
favoranta plurlingvan edukadon. Cxi-jare gxia kongreso okazis la en tempa
kaj spaca kadro de la Universala Forumo de Kulturoj (Barcelono,
majo-septembro
2004) kaj lige al gxia programo.
Tri cxefaj temoj de la Forumo estas: Kultura diverseco, Dauxripova evoluo,
kaj Paco. Analogie, la kongresa cxeftemo estis Lingva diverseco, dauxrivo
kaj paco. La forumejo estas nove kreskinta komplekso de konstruajxoj,
terenoj, ekspoziciejoj kaj scenejoj speciale projektitaj kaj arangxitaj por
gastigi kaj ebligi plej diversajn prezentoformojn de kulturaj enhavoj el
cxiuj partoj de la mondo kaj el cxiuj tavoloj kaj aspektoj de kulturo.
Linguapax kongresis en la sama konstruajxo kaj samtempe kun la foruma
ekspozicio “Vocxoj” prezentanta lingvan ricxecon de la mondo per diversaj
eksponajxoj kaj multmediaj prezentajxoj kaj instalajxoj. La kongresaj
laborlingvoj estis la kataluna, hispana, angla kaj franca. Estis traktitaj
cxefe sociolingvistikaj kaj lingvoplitikaj demandoj, lingvoplanado, lingva
juro kaj lingvaj rajtoj, dulingva edukado, revitaligo kaj normigo de
endangxerigitaj lingvoj.
Prelegis eminentaj lingvistoj, kiel David Crystal, Bernard Comrie, Suzanne
Romaine, Fernand de Varennes, Miquel Siguan. La prestigxa Premio de
Linguapax estis aljugxita al Joshua Fishman kaj Fernand de Varennes.
Kelkdeko da fakuloj prezentis siajn teoriajn studojn, praktikajn laborojn,
projektojn kaj atingojn. Podiaj diskutoj de kelkaj lokaj kongresanoj aparte
kolorigis la
kongreson: ofte malpaciencaj intervenoj, ecx maltoleremaj, pri lingvaj
rajtoj de katalunoj en Hispanio kaj Euxropa Unio kaj, inverse, de
kastililingvanoj en Katalunio kaj, konsekvence, la problemo de dulingva kaj
plurlingva edukado de enmigrintoj en Katalunio – tio estis viva specimeno de
la dumkongrese traktata problemaro.
En tia medio Esperanto prezentigxis per du prelegoj, kelkaj mencioj en
aliaj intervenoj, kaj per iom da presita informmaterialo. Abel Montagut
prelegis pri la temo “Kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al pluvivo
de la lingva diverseco”. Post la prelego auxdigxis esence pozitivaj reagoj
kaj lingvistike interesaj demandoj, sed ankaux la rimarko, ke Esperanto ne
havas subtenon de sxtato(j) kaj tial ne povas disvastigxi.
Barata sociolingvisto Lachman Khubchandani, kiu prezidis la sekcion en kiu
Abel prelegis, demandis pri evoluo de Esperanto kiel vivanta lingvo kompare
kun la evoluo de aliaj lingvoj en la jarcento post gxia apero. Montrigxas,
ke Esperanto povas farigxi interesa lingvistika kaj sociolingvistika
esplortemo ekster la verda geto nur se E-sciencistoj pli ofte kaj kun pli da
memkonvinko prezentos gxin en la ekstera scienca mondo. Sxajnas, ke tiu
mondo estas pli malferma por Esperanto, ol la Esperanto-komunumo estas
malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la malfermitajn pordojn pli ofte
kaj pli memfide.
Radojica Petroviæ (la subskribinto) prezentis tri esperantajn projektojn de
E@I, ILEI kaj Hesselbom Berlin GMBH, kiuj bazigxas sur la principoj de
interlingvismo kaj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj
efektiva agado. Temas pri la projektoj Lingva Prismo, lernu! kaj
Interkulturo, kiujn finance helpas ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj
kelkaj neesperantistaj fondajxoj.
Kelkaj auxskultintoj interesigxis pri uzeblo de la teknikoj kaj spertoj de
lernu! por lernado de aliaj diasporaj lingvoj, aux proponis kunlaboron por
aplikado de la metodoj de Interkulturo. Tio jam ripetigxas, cxar la
esperantaj projektoj ankaux pli frue vekis tiajn interesigxojn cxe aliaj
internaciaj konferencoj, kie ili ankaux estis prezentitaj en pasintaj jaroj:
CALICO (2002), EUROCALL (2003), Unesko (2003), FIPLV (2003), ACODDEN
(2003).
Unu el kunlabor-proponoj el la pasintjara Unesko-konferenco pri interkultura
edukado nun estas antaux konkretigxo (per seslanda projekto) de interkultura
reto, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj junularaj
organizoj. La projekto estas proponita al la fondajxo Youth por subvencio.
Tio estas unu el vojoj por disvastigo de esperantistaj produktoj, servoj kaj
ideoj en neesperantista medio. Tio estas pli promesplena vojo al dauxripova
evoluo de la esperantismo ol vendado de Esperanto al esperantistoj, kion la
E-organizoj cxefe faras.
Siamaniere interesa estis kaj menciindas la prelego de François Grin kun
favoraj mencioj de Esperanto. Li analizis kompare multlingvecon kaj
hegemonion de unu sola etnolingvo el ekonomia vidpunkto kaj argumentis per
financaj datumoj. Li montris la manieron, kiel necesas argumenti
lingvopolitikajn konsiderojn kaj lingvosolvajn proponojn antaux la
decidantoj ekz. en Euxropa Unio.
Esperanto ne eniris eksplicite en konkludajn raportojn de moderatoroj de
kongresaj sekcioj (“atelieroj” ) en kiuj gxi estis prezentita – por tio
bezonatus iom pli da cxeesto de E-lingvistoj kaj esperantologoj, kaj iom pli
da celtrafa lobiado en tiuj rondoj. Tamen la vojo por Esperanto ankorauxfoje
montrigxis malfermita, kaj la kongreso estis instrua pri kiel iri tiun
vojon.
Gxi donis kondensitan bildon pri aktualaj interesoj kaj evoluo de la
lingvoscienco en la aplika kampo, kun evolutendencoj kaj streboj al
praktikaj solvoj kiuj efektive favoras la idealojn de esperantismo: lingva
egalrajteco kaj konservado de lingva diverseco.
Cxu Esperanto tie trovos sian lokon, aux permesos ke aliaj solvoj kaj
rimedoj realigu gxiajn idealojn? La lingvopolitiko kaj agadstrategio de
Esperanto-komunumo devas adaptigxi kaj konstante adaptigxadi al tiuj
evolutendencoj kaj al bezonoj de la drame sxangxigxanta modo.
Radojica Petrovic
el [libera-folio]
—
fonto: ret-info