Esperantisto-ambasadoro en Liovio
Esperantisto-ambasadoro en Liovio
La 31-an de Augusto, 2004 fare de prezidento de Litovio kiel ambasadoro de
Litovio en Nederlando estas nomumita Romualdas Kalonaitis, kiu estas
esperantisto.Siatempe li tre aktive interesighis pri Esperanto, vizitadis
Vilniusan Esperanto-klubon, ech provis verki en Esperanto. En sovetia
periodo li estis longjara vicchefredaktoro de sciencpopulara litovlingva
monata revuo “Mokslas ir technika” (Scienco kaj tekniko), verkis ok
sciencpopularajn kaj porinfanajn librojn. En nuna Litovio li farighis
diplomato, dum kelkaj jaroj estis ambasadoro de Litovio en Svedio
(1992-1997), ambasadoro che Europa Unio en Bruselo (1997-2001), lastatempe
laboris en ministerio de eksterlandaj aferoj de Litovio kiel ambasadoro por
specialaj taskoj. Dum lastaj jaroj pro troa sharghiteco en profesia laboro
li ne plu aktivis en Esperanto-movado.
Povilas Jegorovas
el [landa-agado]
[addsig]