Esperanta partio volas igxi tuteuxropa
La partio Euxropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu en la jxusaj euxropaj
elektoj kolektis pli ol 25.000 vocxojn, ne estas esperantista asocio, sed
politika partio, kiu volas diversmaniere demokratiigi la Euxropan Union,
akcentas nia auxtoro Denis-Serge Clopeau, kiu mem aktivas en la partio. Laux
EDE, necesas ne nur komuna lingvo, sed ankaux komuna konstruado de
demokratio je euxropa nivelo, li skribas.
Nuntempe ni en EDE havas simpatiantojn en multaj euxropaj landoj, kaj ni
celas starigi federacian strukturon, kiu permesos disvolvi nian forton en
cxiuj landoj de la Euxropa Unio. Disendolistoj en nacia lingvoj tiam
permesos ke ankaux homoj kiuj ne parolas Esperanton, partoprenu, pere de
siajn reprezentatoj en la internacia disendolisto de EDE.
Necesas kompreni, ke EUropo Demokratio Esperanto ne estas esperantista
asocio (krom praktika fakto, ke gxia internacia laborlingvo estas
Esperanto). Gxi estas politika partio, kies celoj estas: sercxi taugajn
ilojn por garantii la funkciadon de demokratio en la Europa Unio. Gxi volas
ankaux politike premi por aplikado de tiuj iloj, cxu per influo sur la aliaj
partioj, cxu per kandidatigxo je propra nomo en euxropaj balotoj.
La cxefaj atingoj gxisnunaj estas, ke ni konstruis politikan programo je
euxropa nivelo kaj partoprenis en la euxropaj balotoj en Francio. Ni atingis
per nia vigla movado, tre juna (unu jaro), senmona (proksimume 50.000 €),
entute 0,14% el la vocxoj je nacia skalo, kaj gxis 5% loke, kie
Esperanto-grupo ekzistas.
Dank al tiu strecxo, EDE konigis sin kaj sian programon kaj do Esperanton al
milionoj da homoj. Estas granda sukceso, ke en politika situacio, kiu
sinkigis multajn partiojn, ni sukcesis aperi kiel nova, pure euxropa
vidpunkto, je multaj rangoj antaux la lasta pozicio. Ni profitis la
kampanjon por aperi en televido, gazetoj kaj surstrate cxiam sub la etikedo
EUropo Demokratio Esperanto.
Malgrau la konata demokratia tradicio de multaj europaj landoj, nia opinio
estas, ke gxuste tiu demokratio mankas. Lau ni minacas la flankenlaso de
demokratiaj principoj, kaj fusxigxo de gxiaj politikaj rimedoj pro la premo
de privataj financaj influoj sur la informiloj gxenerale (televido, grandaj
jxurnaloj ktp) kaj pro la premo de neneutrala lingvo, trudata kiel ununura
internacia lingva komunikilo ( nuntempe la angla) en la necesaj debatoj.
Nia programo estas cxefe konstruita kun la iloj nepraj por funkciado,
konstruado de demokratio. Ni solene deklaras nian dubon pri la volo kaj
kapablo de la ordinaraj politikaj partioj, kiuj neglektas tiajn zorgojn efe
je euxropaj balotoj. Ne suficxas, ke ili proklamas, ke ili estas
demokratiaj, ke ili volas harmonion en la Europa Unio. Ni ne povas kredi, ke
demokratio fontos nur el belaj promesoj, sen faktaj proponoj pri la cxefaj
rimedoj, kiuj povos garantii tian demokration.
Ni Esperanto-parolantoj, kiel civitanoj disponas sperton kaj rimedojn
elstare gravajn por konstrui, garantii, evoluigi la Europ-Unian demokration.
Ni konsideras kiel moralan devon, porti niajn konvinkojn kaj proponojn al la
vocxdonontoj.
La retlisto de EDE estas malfermita por cxiuj, kiuj interesigxas pri euxropa
politiko. Membrigxi eblas tra la retejo de EDE. Tiam vi rajtos partopreni la
internajn debatojn kaj vocxdoni lau la statutoj.
el [libera-folio]
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]