En la jxusfinigxinta IJK apud Kovrov partoprenis 355 personoj el 27 landoj.
1. Rusio: 234 (66%)
2-3. Svedio, Germanio – po 13
4. Francio – 12
5. Ukrainio – 11
5. Danio, Hispanio+Katalunio, Pollando – po 8
6. Italio – 6
7. Kroatio – 5
8. Nederlando, Norvegio – po 4
9. Kazahxio, Auxstrio, Hungario – po 3
10. Bosnio kaj Hercegovino, Portugalio, Usono, Britio, Irano, Belarusio,
Moldavio, Tagxikio – po 2
11. Slovakio, Kanado (Kebekio), Cxinio, Finnlando – po 1
Mi mem partoprenis la kongreson nur dum la du lastaj tagoj, sed tio suficxis
por vidi, ke IJK-60 plene sukcesis. La programo estis ricxa kaj abunda, la
nutraj kaj logxaj kondicxoj kontentigaj kaj akcepteblaj por cxiuj,
sendepende de la financa bonstato. Bonege laboris la organiza teamo,
kunordigata de Vitalik Malenko. Funkciis kongresa televido (zorgis Kostik
Vihxrov), eldonigxis IJK-revuo “Betula Folio” (bedauxrinde nur unu numero,
18-pagxa. Gxi baldaux estos disponebla rete). Kaj certe multis koncertoj: de
Jxomart kaj Natasxa, de dan-sveda “Perdita Generacio”, “Atentema Vu” (S.
Bozin kaj kompanio) kaj pluraj aliaj. Cxiunokte oni prezentis rusajn filmojn
kun E-subtitoloj. Okazis trejnadoj de instruistoj kaj kluborganizantoj. La
ceteraj programoj estis tiom variaj kaj multnombraj, ke ilin apenaux eblas
listigi. Kutime okazis po 5-8 paralelaj arangxoj.
La kongreso estis eksterordinara pro la ricxeco de la antaux- kaj
postkongresaj akompanaj arangxoj. Antaux la IJK brile pasis la
antauxkongresoj en Peterburgo (cx. 30 partoprenantoj), en Moskvo (cx. 50
partoprenantoj), OkSEJT, kiu igxis la instrua antauxkongresa arangxo (57
partoprenantoj). Post la kongreso cx. 60 kongresanoj per du busoj ekvojagxis
al Cxeboksari por partopreni tie sestagan postkongreson, cx. 20-30 iris al
Novosibirsk, kie same okazos postkongreso kaj de kie startos tra Siberio
karavano de Biciklista E-Movado Internacia (faka sekcio de TEJO). Kelkaj
personoj iris al NESTO, naturista E-tendaro, okazanta proksime de Nijxnij
Novgorod.
Kiel kunordiginto de la antauxa rusia IJK mi kuragxus aserti, ke tiu cxi IJK
programe kaj teknike estis multe pli altnivela ol tiu. Fakte, tiam en 1995
mi persone estis certa, ke IJK plene fiaskis, nur la la postaj ardaj dankoj
kaj lauxdoj de la partoprenintoj (iujn mi auxdis ecx dum tiu cxi IJK) iom po
iom konvinkis min, ke ne estis tiel ;-). Do, nun ni atendu la impresojn de
la plentempaj partoprenintoj de jam igxinta historio IJK-60…
Andrej Grigorjevskij
andreo@esperanto.msx.ru
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]