Elsxuteblaj afisxoj – Tago de gepatraj lingvoj

Elsxuteblaj afisxoj – Tago de gepatraj lingvoj

Karaj,

En fino de januaro mi prezentis al la oficejo de Unesko, kiu zorgas pri la
celebrado de la tago de la gepatraj lingvoj, 21-a de februaro de c'iu jaro,
la afis'ojn, kiujn vi trovas en kelkaj lingvoj c'e:
<­http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html>.

Ili estas pretaj por elpresado kaj utiligado. Vi trovas ilin ankorau' en
malmultaj lingvoj. Se via lingvo ne estas inter tiuj, kiujn vi trovos tie,
bonvolu kontakti Dirk Bindmann, <­dirk_bindmann@gmx.de>, por vidi kiel eblas
refari la afis'on en via lingvo.

La reago de la oficejo de Unesko estis tre pozitiva kaj kurag'iga, por ke ni
disvastigu tiujn afis'ojn kaj la c'i-suban deklaron okaze de la tago kaj
nepre informu la nacian Unesko-komisionon.

Cetere la disvastigo de tiuj afis'oj (ebla dum la tuta jaro) utilas por
forigi la pretekstan klarigon ofte renkontatan: mi ne s'atas Esperanton,
c'ar vi volas forigi c'iujn lingvojn kaj anstatau'igi ilin per Esperanto.

Bonan laboron

Renato Corsetti

************************

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la
Gepatra Lingvo, 21-a de februaro 2005

La Esperanto-movado partoprenas ankau chi-jare la festadon de la Internacia
Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu chi-jare aparte altiras
la atenton de chiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.

Tiuj formoj de komunikado ankau estas esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ghis
nun estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne
apartenataj al ekonomie au politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta
forto, pri kiu ni disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu
estas indiferenta kaj ofte rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al
perforta kaj antautempa formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj
la kulturojn kunligitajn al ili.

Ni alvokas al chiuj registaroj de chiuj landoj kaj al chiuj homoj sekvi la
rekomendojn de Unuighintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj
pensuloj, kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo,
kiel lauvorte diris Gandi.

La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en intenaciaj
rilatoj kiel neutrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo
al la aliaj homoj. Tial ghi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj,
kies funkcion ghi ne celas transpreni, kiel daure faris tra la tuta historio
kaj ankorau nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj
rilatoj.

Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de
la Gepatra Lingvo, kiu estu ankau okazo por festi la samvalorecon de chiuj
lingvoj kaj de chiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de
egaleco kaj reciproka respekto.

Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00