Ekfunkciis novaspekta retpagxaro de REU!

Ekfunkciis novaspekta retpagxaro de REU!

La adreso estas malnova – reu.ru, tamen 1) nun la pagxaro jure apartenas al
REU, kaj 2) la aspekto dank' al laboro de Igorj Safonov kaj Aleksandr Osokin
estas tute nova – laux opinio de certaj kompetinentuloj pri desegnado de
TTT-ejoj, moderna kaj lauxmoda. Ekde nun novajxoj pri E-movado en Rusio
aperados sur la pagxoj tiom regule, kiom aperados.

Ene de la pagxaro estas kreitaj kelkaj forumoj, kie eblos libere pridiskuti
movadajn kaj lingvajn problemojn, kaj, i.a., senrezerve kritiki la estraron
kaj aliajn gvidorganojn de REU. Fakte, laux la ideo de la kreintoj, la
forumoj povos grandparte anstatauxi la diskutadon en la dissendolisto
<­reu-agado>.

Certe, cxar tute nova, la pagxaro dume ne perfektas. Cxiuj proponoj pri
manieroj plibonigi gxin estas bonvenaj. Bv. sendi viajn proponojn (indikante
en la temlinio “REU-pagxaro”) paralele al la du adresoj:
osokin@peterlink.ru kaj nikolao@yandex.ru

Nikolao Gudskov
Rete: nikolao@yandex.ru

[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00