Chapitro 3 – Instruistoj kaj listigo de la lernejoj
En kiuj landoj jam estas pretaj esperantistaj instruistoj?
Kiuj povus esti la interesitaj lernejoj?
Chapitro 3 – Instruistoj kaj listigo de la lernejoj
En kiuj landoj jam estas pretaj esperantistaj instruistoj?
Kiuj povus esti la interesitaj lernejoj?
You must be logged in to post a comment.
Skype: revolucia ilo por la E-movado
Eble, vi scias ke pluraj esperantistoj jam uzas novan ilon por komuniki kun amikoj tra la mondo, voche, efike kaj tute senpage!
La softvaro Skype [Skajp’] ebligas uzi vian PC-on kiel telefononon, kondiche ke ghi havu mikrofonon.
La softvaro trovighas che: <http://www.skype.com
Ghi estas plurlingva. La E-versio estas nune farata kaj normale ghi estos oficiale inkluzivita en la softvaro.
Ekzistas helppagho en Esperanto far samideano E. Cid el Brazilio:
<http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm
Kaj la skajp-uzantoj havas sian retliston:
<http://groups.yahoo.com/groups/skajpanoj.
Oni povas diri ke ghi funkcias mirinde bone.
Estas ne tro da malfruo en la parolo, kaj la vocho sonas ech pli bonkvalita kelkfoje ol normala telefono, tiel ke oni povas havi strangan impreson de
proksimeco, ech parolante kun iu sur alia kontinento.
La softvaro estas senpaga, tute laulegha, funkcias ech per modemoj (56K), tute ne ghenatas de la kontraufajrigiloj, kaj entenas nek reklamon nek
spjonvaron.
Sola malavantagho estas ke momente, ghi funkcias nur per Vindozo (minimume 98), sed ili promesas ontan version por Macintosxo kaj Linukso.
Ekde nun, UEA kaj TEJO teorie povus komuniki vocxe kun pluraj landaj asocioj, tiel shparante la monon de la asocio!!! Same pri chiuj UEA-fakoj
kaj E-organizoj, kiuj havas aktivulojn en diversaj punktoj de la mondo.
Memoru kia enorma progreso estis la Interreto por la Esperanto-movado: antau la Interreto, plejparto el ni povis konkrete praktiki Esperanton nur dum
ferioj, do nur dum kelkaj semajnoj jare. Kaj de kelkaj jaroj, dank’al la Interreto, ni povas komuniki chiutage en Esperanto.
Ghis nun, temis nur pri skriba komunikado, char internacia telefono tro multekostis, kaj ne vere estis agrablaj interretaj paroliloj. La
interreton alportis tamen tiun grandan progreson de chiutaga komunikebleco.
Sed nun alvenas nova epoko, ekde kiam denove dank’al la Interreto, ni finfine povos uzi nian lingvon chiutage, ankau parole!
Skajp’ funkcias, kaj facile proveblas.
Kompreneble, bezonatas mikrofono, kio ghenerale facile troveblas en komputilaj butikoj. Ankau, plejparto de ttt-kameraoj nun havas internan
mikrofonon.
Se vi ankorau ne konas amikojn de vi, kiuj ghin uzas, vi tute rajtas provi alvokante min, ekzemple al mia profesia adreso "linguaforce" inter 9H kaj
19H GMT.
Aliteme, char profesie mi laboras en kampo de tradukado, mi havis ideon uzi tiun novan ilon, kiu bone funkcias, kun alia pli malnova ilo, sed kiu
ankorau mirinde bone funkcias: Esperanton.
Mia celo estas provi starigi servon de telefona interpretado (vocha tradukado) inter pluraj landoj. Tian servon uzas homoj en entreprenoj,
kiam ili volas komuniki ekzemple kun kliento eksterlande. Intepretisto tradukas siajn parolojn al la alia homo kaj inversen. Tion teorie eblas fari kun
Esperanto kiel pontolingvo, des pli ke jam ekzistas kelkaj tradukkompanioj, kiuj jam faras tion per la angla lingvo, kvankam ghi estas esence multe pli
fusha kaj malklara ol Esperanto.
Se interesas vin, au si vi konas esperantiston kiun tio povas interesi, skajpu min por havi pliajn klarigojn.
Ni serchas interesatojn en chiuj landoj de la mondo (kaj chefe en Europa Unio, Nordameriko kaj Azio, kie estas nune la plej eventualaj konkretaj
bezonoj) por fari provojn.
Philippe Bérizzi
(skajpu min che konton "linguaforce")
http://www.linguaforce.com/eo/
Alternativa Komunikado inter Euxropaj Lernejoj, AKEL!—————————————————–
En la lernojaro 2003-2004 komencigxis en kvar euxropaj mezlernejojalternativa projekto por instrui E-on al lernejanoj, intersxangxi laspertojn kaj kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kunlernejoj en Portugalio, Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendaskontaktojn el nunaj aux estonaj euxropuniaj landoj por eniri la projekton.Luis LadeiraRete: luisladeira@netcabo.pt
Saluton,
Se la la Komisiono pri Edukado postulos ke ili eksperimentu, mi supozas
ke ili devos tion fari.
Jen la listo de la Europaj Lernejoj :
Alicante, Bergen, Bruxelles (3), Culham, Frankfurt-am-Main, Karslruhe, Luxembourg, Mol, München, Varese
Vi trovos chiujn informojn che :
http://www.eursc.org
Ghis
Bernard
Kara Bernard,
jes povas esti bona ideo. Vershajne la problemo estas ke en tiuj lernejoj oni instruas laux la europuniaj principoj kiuj tute ne subtenas esperanton. Sed mi tute kunsentas ke oni devas provi.
Chu vi emas prepari liston pri tiuj lernejoj tiel ke ni povu trovi esperantistojn kiuj loghas proksime de ili?
dankon
Michele Gazzola
Saluton,
Chu ne estus oportune peti de la t.n. Europaj Lernejoj ke ili partoprenu la
eksperimetadon. Ili ja ricevas subvenciojn de la Komunumo kaj celas al
proksimigho de la europaj popoloj…
Cetere oni tie instruas la idojn de la europa oficistaro kaj eblas esperi ke la
infanoj konvinkos la gepatroj
http://www.eursc.org
Bernard