La Radikala Esperanto-Asocio unuiĝas al la memorado de Johano Paŭlo II-a okaze de lia baldaŭa beatigo.
La agado farita de la Papo por Esperanto ne limĝas al la lingva novigo en la kampo mallarĝe konfesa, sed signifas pacon kaj toleremon en la respekto de la kultura malsameco de ĉiuj popoloj. Wojtyla estis la unua papo kiu donis la benon al urbo kaj al mondo (Urbi et Orbi) en Esperanto, en 1994, Paske, realigante la deziron, kiun la Partio Radikala al li transdonis per letero subskribita de Emma Bonino, Marco Pannella, Ottavio Lavaggi, Olivier Dupuis kaj Giorgio Pagano mem, kaj enkondukante tradicion kiu daŭradas ankoraŭ hodiaŭ dum la regado de Benedikto XVI-a; Johano Paŭlo II-a ĉiam manifestis sian bonvolon el la esperanto-movado, ekde la aprobo de la Mes-libro en lingvo Esperanta ĝis la rekono de la Internacia Katolika Esperanto-Unio.
Malgraŭ ERA estas asocio tute aperte laika, la Sekretario Giorgio Pagano esprimas sian partoprenon en kunpartigita mesaĝo de dialogo inter la popoloj kontraŭ la perforto kaj de senduba kontribuo al Esperanto kiel Internacia Lingvo fare de Karolo Wojtila, kaptante la okazon por novigi tiujn dankojn kortuŝitajn al la Sankta Patro pli ol antaŭ dekkvin jaroj.
Romo, Sabaton, la 15-an de januaro 2011