BALOTADO PRI KOMITATANOJ B KOMENCITA

BALOTADO PRI KOMITATANOJ B KOMENCITA

La 14-an de majo, la Centra Oficejo dissendis al la individuaj membroj de
UEA vocxdonilon por elekti la komitatanojn B de UEA por la periodo
2004-2007. Cxiu membro rajtas vocxdoni por 6 el inter 16 kandidatoj. La
sinprezentoj de la kandidatoj akompanas la balotilon. Por partopreni en la
elektado, necesos resendi la balotilon tiel, kd gxi atingu la CO plej laste
la 30-an de junio. La vocxoj estos nombritaj la 1-an de julio en la CO.

La vocxdonilo estis sendita al 4883 individuaj membroj, kiuj jam kotizis por
la nuna jaro. La CO dauxrigos sendi gxin ankaux al la malfruaj kotizontoj
gxis iom antaux la fino de junio. En la dauxro de la balotado la CO regule
informos pri la nombro de revenintaj vocxdoniloj, por ke interesitoj povu
sekvi la evoluon de la balot-aktiveco. La cxefa informkanalo estos la
Gazetaraj Komunikoj de UEA. Pri la evoluo de vocxnombroj por unuopaj
kandidatoj oni evidente ne informos, cxar la kovertoj kun balotiloj estos
malfermitaj nur la 1-an de julio.

En la antauxa balotado pri komitatanoj B, en 2001, vocxdonis 1887 membroj,
t.e. 31,4% el la individuaj membroj, kiuj fine de la tiama balotperiodo
nombris 6010. Rekorda aktiveco, absolute kaj proporcie, estis atingita en
1998, kiam vocxdonis 2328 membroj, t.e. revenis 33,6% el 6920 dissenditaj
balotiloj.


* * * * *

MALFERMA TAGO POR LA 20-A FOJO

Sabaton, la 24-an de aprilo la Centra Oficejo en Roterdamo plenis ne nur pro
gastoj de la Malferma Tago. La estraranoj de UEA komencis en dimancxo
3-tagan kunsidon sed venis jam pli frue por havi okazon renkontigxi kun
vizitantoj de la 20-a Malferma Tago.

Eksredaktoro de la revuo “Esperanto” Istvan Ertl kaj movad-historiistino
Zofia Banet-Fornalowa estis la cxefgastoj. Ertl prezentis la libron “Cxu
nur-angla Euxropo?” de la renoma socilingvisto Robert Phillipson. Gxia
Esperanta eldono, en traduko de Ertl, estis lancxita en la Malferma Tago.
Gxi ankaux estis elirpunkto por du podiaj diskutoj, en kiuj la tradukinton
apudis prezidanto Renato Corsetti, vicprezidanto Humphrey Tonkin kaj
universitata lekciisto Wim Jansen. S-ino Banet-Fornalowa prelgis dufoje:
pri la vivo de Lidja Zamenhof, kies 100-an naskigxdatrevenon oni omagxas
cxi-jare, kaj pri la aktuala stato de la Esperanta historiografio.

Kun 75-kapa cxeesta merkato la libroservo de UEA vendis dum la tago varojn
por 2739,21 euxroj. La plej furora libro estis la novajxo de Phillipson,
kun 9 ekzempleroj. Du propraj verkoj de Istvan Ertl okupis la sekvajn
lokojn: poemaro “Provizore”, ankaux lancxita samtage, kaj la satira romaneto
“La postdomo”, kun resp. 7 kaj 6 vendoj. La nova PIV trovis 5 novajn
posedantojn. Inter la diskoj plej popularis “Esperanto-literaturo”
(10 ekz.) kaj la novajxo “Prezidantoj de UEA” (6 ekz.) el la serio “Tiel
sonis…” de historiaj sondokumentoj.


* * * * *


TIEL SONIS… PREZIDANTOJ DE UEA

68 jaroj sur unu kompaktdisko

En la serio “Tiel sonis…” UEA prezentis gxis nun la inauxguron de la UK
1977 en Rejkjaviko kaj kompiladon el la Esperanta literaturo. La tria, plej
nova kompaktdisko enhavas la vocxojn de iamaj prezidantoj: Privat, Malmgren,
Canuto, Yagi, Lapenna, Tonkin, Maertens, Wells.

De Edmond Privat (1927) gxis John Wells (1995) sxangxigxis la movado, la
mondo, kaj ankaux la tekniko. Por la UK en Danzig Privat enigis fajroplenan
deklamon en la masxinojn de la Berlin-a firmao Tri Ergon, kiu eldonis
reklamcele sondiskon kun Esperanto-paroladoj. Du generaciojn poste Wells
parolis mikrofone al la kongreso ecx ne sciante ke la kongresejaj
kunlaborantoj registras cxion.

Malmultaj rememoras la vocxon de Giorgio Canuto, kies nomon havas la
UEA-fondajxo kiu membrigas homojn en malricxaj landoj. La sondokumento
auxdigas lin cxe la UK 1958. Multe pli konata certe estas Ivo Lapenna.
Paroladon de li UEA registris en 1964, por sondisko. Dek jarojn poste la
Magnetofona Servo de Rüdiger Eichholz kaptis la Fermon de la Hamburg-a
kongreso, kiam Humphrey Tonkin prezentis la nove elektitan Estraron.

La festparolado de John Wells en Tampere 1995 ricevis specialan atenton,
cxar Wells superrigardis ne nur siajn kvardek jarojn de esperantisteco, sed
rememorigis ankaux pri du “pioniroj”: Privat kaj Lapenna. Gxuste la lastan,
laux Wells, la movado ne cxiam traktis konvene.

“Tiel sonis…” estas serio de kompaktdiskoj, kiujn Ziko M. Sikosek kompilis
el materialoj konservataj en Biblioteko Hector Hodler de UEA. Kvara kaj
lasta ero versxajne temos pri la Universalaj Kongresoj. La prezo de unu
disko estas 9,90 euxroj (plus imposto de 19% por klientoj en EU kaj la
sendokostoj).



___________________________
Gazetaraj Komunikoj de UEA
n-ro 178, 2004-05-16



fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00