ret-info: Azia kongreso – sxangxita dato
La “Azia Kongreso” sxovita al auxgusto, Nepalo restas Nepalo
En Nepalo, kie estas okazonta la 4-a Azia Kongreso, okazis lastatempe
maltrankviligaj politikaj sxangxoj, kiuj negative influis la sekurecan
situon en la lando. Tial la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado decidis ne
okazigi la kongreson marte, kiel estis antauxe planite, sed fiksis novajn
datojn 2005-08-25/29.
Espereble gxis tiam la situo plibonigxos kaj Nepalo povos akcepti la
kongresanojn. Se iuj ne povas nuligi siajn vojagxplanojn kaj tamen decidas
veturi al Nepalo marte, tiujn la organizanto, Nepala Esperanto-Asocio,
pretas akcepti kiel privatajn turistojn. Pri la nuna sekureca situo en la
lando diversaj fontoj asertas malsame.
Legu detale cxe: http://www.jei.or.jp/kaem/kaem-AK4prokrasto.htm
el [Tejo-Aktuale, 161]
—
fonto: “Ret-Info”
http://www.eventoj.hu
[addsig]