Aplikado de Esperanto en scienco kaj tekniko

Aplikado de Esperanto en scienco kaj tekniko
>
> Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)

>
> Kompare al beletro en Esperanto bedauxrinde ne multas
> scienc-aplika faka literaturo, kvankam gxuste gxi estus ege bezonata.
>
> Konsciaj pri tiu grava manko la du esperantistaj asocioj de
> la siatempa Cxehoslovakio (la cxeha kaj la slovaka) alterne
> arangxis serion da seminarioj (fakte temis pri simpozoj!) kun
> la nomo “[Seminario] Apliko de Esperanto en Scienco kaj
> Tekniko” ([S]AEST). Okazis entute 7 tiaj arangxoj,
> eksterlande bedauxrinde ne sufice konataj (1978 Zilina, 1980
> Ústi nad Labem, 1981 Zilina, 1982 Ceske Budejovice, 1984 Brno,
> 1988 Poprad, 1989 Straznice), kun cefe 50 – 70
> partoprenantoj, foje tamen kun pli ol 100. Cxiu arangxo havis
> kadran temon el la vasta gamo de scienco kaj tekniko; kaj en
> aparta sekcio gxi okupigxis pri gxeneralaj kaj specifaj
> demandoj de terminologio en Esperanto. Inter la traktitaj
> temoj ekz. estis raciigo, transporto, nutrajxproduktado,
> energio, komputiloj, vivmedio ktp. La prelegoj ne nur
> klerigis la auxskultantojn sed ankaux montris aplikon de la
> koncerna faka terminologio. La arangxoj estis bone
> organizitaj kaj vere altnivelaj, kaj la organizintoj ecx
> sukcesis eldoni cxiujn prelegojn en formo de modeste
> produktitaj aktoj, kiuj formas ankoraux nun bonegan
> fakaplikan kaj terminologi-rilatan materialon.
>
> Tiun gravan tradicion de la SAEST-serio kun precize la samaj
> celoj post 1989, ekde la jaro 1998 cxiun duan jaron,
> dauxrigas la profesia kongresa agentejo kaj eldonejo
> KAVA-PECH, sub la sperta gvido de d-ro Petr Chrdle, tamen kun
> eta kaj plene pravigita nomsxangxo: “Konferenco pri Apliko de
> Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST). Gxis nun okazis
> tri modele organizitaj KAEST-oj kun la cxefaj kadraj temoj
> “Modernaj rimedoj de komunikado” (Prago 1998), “Ekonomio”
> (Prago 2000) kaj “Elektronikaj rimedoj” (Dobrichovice/Praha 2002).
>
> Ne mankis ankaux aliaj temoj kaj, kompreneble, sekcio, kiu
> aparte traktis problemojn de terminologio. Aparte
> substrekendas, ke KAVA-PECH eldonis bonkvalite redaktitajn
> kaj presitajn prelegarojn, kiuj estas inkluzivitaj en la
> konferenc-kotizo, do sendita al cxiu partopreninto.
>
> Cxi-tiuj libroj ankoraux estas acxeteblaj (info@kava-pech.cz,
> rigardu ankaux http://www.kava-pech.cz/kaest). La prezoj de
> KAEST-oj estas moderaj, kaj la teknikaj kondicxoj (prelegejo,
> teknikiloj, mangxoj kaj
> tranoktejoj) estas bonaj.
>
> La 4-a KAEST okazis de la 12-a gxis 14-a de novembro 2004,
> denove en Dobrichovice, kun iom vastaj temkompleksoj: “Fake
> pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj”:
>
> Oni prezentis jenajn prelegojn (laux la vico de la prezento,
> klarigetoj enkrampe – red.):
>
> – Dr. Detlev Blanke (DE): “Kio estas faklingvo?”
>
> – Dr. Heinz Hoffmann (DE): “Problemo de 'nespecifa' speco”
> (termino kaj
> sistemo de fervoj-faka nocio)
>
> – Wera Blanke (DE): “Pri terminoj el la Vikipedio – ekzemploj el la
> teatra fako”
>
> – Marc Bavant (FR) : “Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto”
>
> – Martin Minnich (SK): “Esperanto@Interreto “
>
> – Prof. Dr. Ottó Haszpra (HU): “La lingvaj kostoj en Euxropa Unio”
>
> – Miroslav Malovec (CZ): “La Enciklopedio de Esperanto”
> (en elektronika formo)
>
> – Jan Werner (CZ): “Planlingvo” (kaj kion signifas/signifu
> 'planiteco'
> en Esperanto)
>
> – Prof. Dr. Rüdiger Sachs (DE): “Parazitismo kaj parazitologio”
>
> – Bojxidar Leonov (BG): “Evoluo de la internacia kaj ekologia turismo
> en Euxropo”
>
> – Josef Hron (CZ): Ebloj por la elektronika prilaborado de la grandaj
> tradukaj vortaroj de Esperanto”
>
> La prelegoj aperos libroforme. KAEST 5 estas planita por 2006
> kaj eventuale traktos la temon “Lingvoj kaj fakoj en la reto”.
>
> Detlev Blanke
> <­dblanke.gil@snafu.de>
>
>
> el [scienca-kaj-faka-agado]
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00