ANGLA OFICIALA EU-LINGVO SEN PETANTA ŜTATO

Il Parlamento europeo di Strasburgo

Questo articolo è disponibile anche in: Italian

ANGLA OFICIALA EU-LINGVO SEN PETANTA ŜTATO.

Prioritata demando al la Konsilio de Eŭropa Unio, kun peto pri skriba respondo.

Artikolo n-o 8 de Regularo 1/1958 preskribas ke "Koncerne al Membroŝtatoj, en kiuj ekzistas pluraj oficialaj lingvoj, la uzo de la lingvo estos determinita laŭ la peto de la koncerna Ŝtato; sed, nek Irlando nek Malto petis la anglan kaj, eĉ malpli, la Konsilio ne povas arbitre implicite arogi al si la rajton fari tion por pravigi sian restadon en EU post kiam la nura Ŝtato, kiu petis ĝin, foriris. 1
Post la slovaka 2 , la angla estas nun la deksepa lingvo de EU, historie trudita de la brita koloniisto al irlandanoj/maltanoj, hodiaŭ ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj, tamen, malgraŭ la multaj normoj, kiuj asertas multlingvecon kaj malpermesas lingvan diskriminacion 3 , la Konsilio, male al ĉiu ajn principo de demokratio, uzadas ĝin preskaŭ ekskluzive en la komunikado, eksterleĝe kaj kontraŭ la 445 milionoj da nedenaskaj anglalingvanoj.
Kiam la Konsilio intencas:

  • sekvi de la dispoziciojn de Regularo n-ro. 1/1958 kaj, precipe, per Art. 8? Se ne, pro kiuj kialoj,
    konsiderante ke tiuj antaŭe cititaj ne havas juran bazon?
  • realigi la plurlingvismon komunikante kun la civitanaro demokrate, do proporcie al la parolantoj
    de la gepatraj lingvoj de ĉiu popolo de EU?
    …………………………………………………
    1) Oni vidu tion, kion asertis CEU (Konsilio de EU) en aliaj pridemandadoj:
    2) Laŭorde: 1, germana, 92.898.566; 2, franca, 65.255.278; 3, itala, 60.480.665; 4, hispana, 46.776.338; 5, pola, 37.857.352; 6, rumana, 19.238.034; 7, nederlanda, 17.131.014; 8, ĉeĥa, 10.710.432; 9, greka, 10.429.737; 10, portugala, 10.199.257; 11, sveda, 10.095.005; 12, hungara, 9.664.187; 13, bulgara, 6.954.100; 14, dana, 5.789.709; 15, finna, 5.540.792; 16, slovaka, 5.460.615; 17, la angla (irlanda + malta), 5.382.028; 18, irlanda, 4.940.642; 19, kroata, 4.106.953; 20, slovena, 2.079.390; 21, litova, 1.963.870; 22, latva, 1.887.408; 23, estona, 1.328.108; 24, malta, 441.386.
    3) Nur per ekzemploj mi memorigas al vi, ke respekto al lingva kaj kultura diverseco estas unu el la kolonoj de EU enskribitaj en la artikolo n-o 3 de la Traktato pri Eŭropa Unio, same kiel lingva diskriminacio estas eksplicite malpermesita de artikolo n-o 21 de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio.

Leave a Reply

0:00
0:00