Aktualigita Laborplano de UEA
STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010
AL LINGVA DEMOKRATIO
* * *
CEL-DEKLARO DE UEA
UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties
progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.
UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la
neuxtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto
en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.
UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas
senpere kaj efike kontaktigxi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al
etna,nacia, seksa aux ekonomia identeco, politikaj aux religiaj kredoj, kaj
simile, kaj pro tio gxi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al gxiaj anoj
orientigxi kaj engagxigxi en la kulturon kaj en la internacian
komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.
UEA bazas cxiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta
paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco gxenerale.
* * *
STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001/2010
Enkonduko
“Al lingva demokratio” estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por
Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon
de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la
“Kampanjo 2000 por nova lingva ordo”.
Gxi analizas la agadon por Esperanto laux tri agad-kampoj:
* informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia
komunikado),
* instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
* utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).
La organoj de UEA analizos la gxisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu
kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizajxojn fari la samon kaj
vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas gravaj sed problemaj, aux pri
kiuj ili plej kompetentas.
La plano ankaux identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al cxiu
agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:
* profesiigxo,
* plijunigxo,
* tutmondigxo.
La plano “Al lingva demokratio” povas servi al cxiu kunlaboranta
Esperanto-organizajxo kiel komuna bazo por agado. Cxiu organizajxo povas
analizi sian agadon laux tiu cxi kadro. La baza planpropono estas gxenerala
kaj nur indikas kelkajn cxefajn gvidliniojn. Cxiu organizajxo povas adapti
gxin al siaj kondicxoj, tenante lauxeble la gxeneralan ideon de la plano per
atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.
Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pasxoj por la
plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj
aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto. La
Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume cxiun trian
monaton. La Komitato post la akcepto cxiun duan jaron dedicxu specialan
atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam
ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii gxin aux nuligi gxin por alpreni
novan planon.
Plano
1-a agad-kampo: INFORMADO
Informado signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel
eble plej gxustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaux celas atenton
al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la
Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas
esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.
Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al
petantoj), sed plie al aktiva informado, cxu al la publiko gxenerala cxu al
pli faka publiko.
Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaux la
informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj
rekomendante al cxiuj organizajxoj fari la samon en la koncernaj landoj aux
medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por
informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi
kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.
Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado
pri Esperanto, cxu pri la lingvo mem, cxu pri gxia nuna lingvokomunumo kaj
ties strukturo, cxu pri gxia historio, literaturo, socipolitika signifo aux
terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovigxas librokluboj,
studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.
Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo
kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikigxis
aux estas malforta.
Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo
de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al profesiigxo
la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia
komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.
2-a agad-kampo: INSTRUADO
Instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj — inkluzive de
Esperanto-renkontigxoj — estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj
homoj.
Necesas koncepti la esperantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas
per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj
aktiviga pedagogioj, cxu ekster- cxu en-movade; tiucele la movado evoluigu
kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la
specifajxojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de
interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri gxia
lingvokomunumo kaj gxiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Cxiuj
kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por
posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan dauxrigan
kurson. En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj
kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone
kaj retposxte.
Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al sukcesa
kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde.
Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la
fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj.
Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de
Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas
utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.
3-a agad-kampo: UTILIGADO
Utiligado signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj
interesan per sia uzado de la lingvo.
Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por
praktikaj celoj de la homa vivo. La celoj povas esti plej variaj, de scienca
informigxo al komerco.
Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj
renkontigxoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj
pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.
1-a agad-direkto: PROFESIIGXO
Profesiigxo signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj,
universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jxurnalistoj, instruistoj kaj
aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra
profesio.
Cxi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili
povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tauxga apogo de la
asocio (precipe de gxiaj propraj profesiuloj) al cxi tiuj fakuloj, por ke
ili engagigxu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kunmaksimuma
produkt-ebleco.
Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj,
por ke ili ekvilibre dispartigxu al administrado, livero de servoj kaj apogo
de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en cxi tiu plano.
Indas ankaux starigi sistemon de aktivula trejnado pri temoj kiel organiza
mastrumado, projektplanado, publikaj rilatoj, informado kaj varbado,
monakir ado, teama kunlaborado,…
Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj
organizajxoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de cxi tiu plano. La
nocio “profesiigxo” havas implicojn por la tri agad-kampoj:En la kampo
“informado”, tio signifas unuavice la ellaboron de dece tauxga
informmaterialo. Gxi ankaux signifas la ellaboron de stud-programoj pri
Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de
interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de
kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.
En la kampo “instruado”, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia
instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista
trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj,
modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan
principon, ke minimume unu enmovada aganto okupigxu pri instruado en
profesiaj kondicxoj.
En la kampo “utiligado”, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por
stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera
lingvo, kiam gxi estos utila ankaux por atingi cxiuspecajn celojn de la homa
vivo.
2-a agad-direkto: PLIJUNIGXO
Plijunigxo signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj gxiaj
landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa
Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj
movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la
generacioj je cxiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA
ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante gxian efektivigon per
komuna komisiito aux komisiono.
Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel,
ke ili estu allogaj ankaux al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj.
Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
3-a agad-direkto: TUTMONDIGXO
Tutmondigxo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie
Esperanto ankoraux ne trovis radikojn.
Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto- movado; ni
bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas
plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj
eldonajxoj kaj arangxoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la
trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu
pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al
tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI,
kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj Nacioj.
LA PLANO DE UEA — 2003/2005
STRUKTURAJ ELEMENTOJ
Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn
celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj
plifortigoj estu cxiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de
cxi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:
* Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por cxiuj agantoj je
cxiu nivelo.
* Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj
kaj en la plenumo.
* Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj
gvidorganoj.
FINANCAJ ELEMENTOJ
Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de
sxlosilaj projektoj laux la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de
finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj
agantoj (asocioj aux unuopuloj), per la uzeblaj bugxetaj rimedoj kaj laux
difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.
UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de
internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondajxoj, kiuj subvencias
projektojn kun celoj kongruaj aux parencaj al la celoj de UEA kaj
kunlaborantaj Esperanto-organizajxoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn
projekto-prezentojn.
La asocio anticipe taksu por cxiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el
spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).
La asocio dedicxu kaj anticipe bugxetu minimumon de kvin procentoj el tiu
sumo cxiujare al novaj agadoj en cxiu el la tri cxefaj agad-kampoj
proklamitaj en cxi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondicxe je
tauxgaj projektoj kaj plenumantoj) por cxiu el la tri cxefkampoj estas dek
procentoj.
La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj
subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aux kompenson en kazoj de
neplenumo.
Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lauxbezone
reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dauxriga agado.
Nepre planindas en cxiu periodo la agadoj en la sekva periodo.
PLANITAJ AGADOJ en la periodo 2003-2005:
INFORMADO
Pri cxi tiu agadkampo la rolo de UEA estas komplementa al la rolo de landaj
asocioj, lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj esperantistoj. Cxiuj estas
petataj kunlabori laux sia kapablo.
* Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo
kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon
ankaux ekster la kongresa periodo.
* Okazigo de la kampanjo “Por pli vasta komunumo” por varbi kaj grandigi la
membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj.
* Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie.
Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj,
stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.
* UEA produktu gxisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto
kaj gxia movado – kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn
nacilingvajn informilojn kaj transdoni al jxurnalistoj, lingvistoj, simplaj
interesigantoj… – kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj
landnivelaj uzoj.
* La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por
informi lingvistojn kaj jxurnalistojn.
* UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aux/kaj aktivigu informan
fakon por la ekstera publiko.
* UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en
akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu arangxojn,
kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto (ekz. la
projektojn “Indigxenaj Dialogoj”, “Interkulturo”, “Lingvo de paco”) kaj
disvastigu informojn pri ili laux cxiuj eblaj kanaloj.
* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn krei sciencajn
societojn, institutojn aux alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj
kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.
* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi
kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj
tenas ligoj kun internaciaj organizajxoj.
* UEA dauxrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo
mobilizi neregistarajn organizajxojn cxe UN por disvastigi la ideon kaj
eblecon de internacia helplingvo. Samtempe gxi intensigu siajn rilatojn kun
Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.
* UEA instigu al dauxrigo de informaj agadoj al euxropaj instancoj kaj al
komunaj instancoj, kie ili ekzistas, en aliaj kontinentoj.
* UEA zorgu pri rilatoj interalie kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj
Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri
Esperanto kiel tauxga solvo.
INSTRUADO
* La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun cxiuj aliaj
esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.
* La esperantistoj dauxre laboru kun instruaj instancoj je registara kaj
aliaj niveloj por ke Esperanto estu instruata je oficiala nivelo en la
lernejoj de la unuopaj landoj.
* Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu emfazo por aparte
bonaj hejmpagxoj kaj r etaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de
la lingvo. Oni aparte atentu en cxi tiu periodo al trovado de lernantoj kaj
lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj per la
informoj necesaj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon.
* Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri
Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaux por oferti siajn servojn al
neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.
* La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj
por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.
* La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto
INTERKULTURO de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.
* UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan
elementon de la nove starigata komuna ekzamena brancxo “Instrukapablo”,
klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de
oficialaj edukaj instancoj kaj helpi al provoj konstantigi au malfermi
oficialajn universitatajn kursojn.
.
UTILIGADO
* La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn
Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj,
kiuj okupigas pri sama aux apuda temo.
* UEA arangxu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia strecxo por
pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel
Indigxenaj Dialogoj, Interkulturo, Lingvo de Paco.
* Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la
entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto, kaj aparte en la turisma
kampo, kiu s'ajnas la plej promesoplena.
* UEA provu reorganizi la Terminologian Esperanto-Centron en virtuala formo.
* UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por jxurnalisma informado,
kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique aux de aliaj
ret-pordegoj..
* UEA subtenu la ekzistantajn radio-staciojn, kiuj dissendas en Esperanto
kaj provu instigi pli da tiaj kaj ankaux televidaj programoj.
* UEA subtenu verkadon en Esperanto pri sciencaj temoj.
* UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en
pluraj manieroj kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter
gxemelaj urboj.
* UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton.
Renato Corsetti
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]