Ago-Tago por Internaciaj Rilatoj Justaj kaj Pacaj
La unua sabato de oktobro estas la Ago-Tago, en kiu esperantistoj laux la
lokaj eblecoj faras plej malsamajn informajn agojn pri Esperanto. Cxi-jare
UEA petas utiligi la cxi-sekvajn ideojn kiel gxeneralan temon de la
informado en la plej proksima Ago-Tago, la 2-an de oktobro 2004.
Internaciaj rilatoj en la nuntempa mondo estas ofte maljustaj kaj
unudimensiaj: kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj influoj el mondaj centroj,
pli ofte el unu centro, atingas cxiujn partojn de la mondo en amasaj
kvantoj, sed la kontrauxa fluo estas nur malgranda rivereto. La kultura
diverseco estas minacata, cxar pli grandaj kulturoj absorbas la malpli
grandajn. Ju pli malgranda estas la lingvogrupo des pli multlingvaj estas
gxiaj membroj.
Multlingveco en si mem ne estas problemo, tute male, sed la problemo estas
ke la anoj de grandaj lingvoj estas kutime unulingvaj. Pro tiu unulingva
handikapo ilia povo kompreni la aliajn, ne nur lingve sed ankaux mense,
restas malpli evoluinta. Paradokse, ju pli fortaj estas la grandaj
lingvogrupoj, des malpli bona estas ilia kapablo kompreni la mondon kaj
akcepti, ke justa monda ordo ne povas bazigxi sur unudirektaj fluoj kaj
influoj, sed ke ambaux flankoj de rilatado devas kaj doni kaj ricevi ion.
Tiaj rilatoj estas justaj kaj ekvilibraj.
Maljusto produktas ankaux malpacon. Senpoveco, kiun subpremitaj popoloj kaj
lingvokomunumoj sentas, povas havi tre malbonajn sekvojn, ecx endangxerigi
la pacan kunvivadon. Pro tio la justeco de internaciaj rilatoj estas unu el
la kernaj eroj de la paca mondo. Esperanto kiel justa lingva ilo por
internaciaj rilatoj estas pasxo survoje al pli paca mondo. Festu tiun ilon
sabaton, la 2-an de oktobro, montru ke gxi vere estas unika solvo por justaj
kontaktoj kaj intersxangxoj, kaj lernu mem ion el malgrandaj, malpli konataj
kulturoj.
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
Rete: renato.corsetti@virgilio.it
fonto: ret-info
Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]