90 junaj esperantistoj en Euroscola

90 junaj esperantistoj en Euroscola
———————————–

Carola Antskog el Finnlando estis motoro de esperantista seminario por
euxropaj lernejoj. Krom sxia grupo partoprenis grupoj el Anglio, Pollando,
Slovenio kaj gastoj el Rusio, Ukrajnio kaj Albanio. En la seminario en
Strasbourgo dum tri tagoj okazis multaj interesaj programoj kaj en la kvara
tago cxiuj partoprenis en la Euxropa Parlamentejo Euroscola-n la 28-an de
aprilo. Pro intensa programo la gejunuloj multe amikis kaj interligigxis. La
finna, angla kaj pola lernejoj estis oficiale invititaj al Euroscola kaj
sendis cxefe esperanto-lernantojn. Bona sperto kauxzas sekvajaran ripeton.

Zlatko Tisxljar
Rete: zlatko.tisljar@siol.net

el [nun]


fonto: ret-info
[addsig]

Leave a Reply

0:00
0:00