203, 13-Giu-95, 19:20, -E—-, 2343, I.Agora, IT, Roma
—————————————————————
artikolo de germana gazeto
To: rebato-l@netcom.com
From: ELNA <elna@netcom.com>
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
——- Forwarded Message
From: “Ulrich Matthias” <UMATTHIA@urz-mail.urz.uni-heidelberg.de>
To: rebato-l@netcom.com
Date: Tue, 13 Jun 1995 16:49:30 CET-1CST
Subject: Artikolo el germana gazeto
Priority: normal
Message-Id: <7A7EF542A2@urz-mail.urz.uni-heidelberg.de>
Kiel prizorganto de la gazetara arkivo de Germana Esperanto-
Asocio mi foje ricevas kopiojn de iuj artikoloj, al kiuj
indus reagi. La sekva teksto aperis en “Die politische
Meinung” (“La politika opinio”), junio 1995, monata gazeto
eldonata de la turingia ministroprezidanto Bernhard Vogel
kun “scienca konsilado” fare de pluraj germanaj (kristan-
demokrataj) ministroj:
Unu lingvo por cxiuj?
(Artikolo sur la pagxoj 86-95 fare de Helmut Gipper, 76-jara
emerita profesoro pri gxenerala lingvistiko cxe la Universitato
de Aachen)
“(…) Sed kio pri artefarita dua lingvo por Euxropo, kiu
neuxtraligus cxiujn naciajn sentemojn? Kelkaj serioze pensas
pri la enkonduko de Esperanto. Monda helplingvo estu por cxiuj
homoj facile lernebla. Sed cxe Esperanto temas pri konstruajxo
sur hindogxermana bazo, gxi do estas ekzemple por afrikano kaj
aziano tute fremda kaj netravidebla, do ankaux malfacile
lernebla. Se monda helplingvo estu al cxiuj homoj disponebla
cxiam en la sama formo, gxi ne rajtas sxangxigxi. Sed estas
karakterizajxo de cxiuj vivaj lingvoj, ke kun la tempo ili
sxangxigxas, jam por povi kontentigi la postulojn de dauxre
sxangxigxanta mondo. Rigida konstruajxo male estas vivfremda,
sterila kaj morta. Cxiuj lingvoj havas sian sonformon
kaj siajn prononckutimojn. Pro tio la usonano senvole prononcas
Esperanton tute alie ol la japano aux la bantunegro. Sekve la
dezirata tutmonda unueco ne estas atingebla. Por la Euxropo de
la estonto Esperanto kiel unueca lingvo estu malakceptata. Tiam
prefere la anglan, kiu cxiukaze estas jam plej disvastigxinta
kaj havas pli ol 250 milionojn da parolantoj, dum la nombro de
la Esperantoparolantoj en la tuta mondo estas taksata je nur
15 milionoj. (…)”
Se vi sxatus reagi al la artikolo, skribu al:
Die politische Meinung, Redaktion, Markt 81, D-53757 St. Augustin
– —
Ulrich Matthias <umatthia@urz-mail.urz.uni-heidelberg.de>
——- End of Forwarded Message