ALP-ADRIA RetInformilo n. 8

ALP-ADRIA RetInformilo n. 8

31-8-94 * ALP-ADRIA RetInformilo * n. 8

==================================================

redaktas : *Mauro* —–> dissendas: *Axel*

LASTAJ NOVAJHOJ

—————————————————–

Saluton gekaraj !

Kiel unua novajho mi sciigas al vi ke ni havas novan nodon en Osijek (HR): Damir Malkoc. Bonvenon Damir, chu vi povas sendi al ni mallongan mesaghon por prezenti vin kaj konfirmi ke vi bone ricevas nian RetInformilon ? Dankon.

Dua novajho estas la raporto pri la Alp-Adria Kunsido kiu okazis dum MEJS en Triberg (D), do verdire ne estas vera novajho char la plej parte el vi cheestis en Triberg, tamen mi opinias ke estas bona afero resumi la tuton tiel anka– la kompatindaj malcheestantoj estu informitaj pri niaj lastaj decidoj.

Fine, kiel kutime mi invitas vin sendi al mi publikindajn informojn, demandojn, opiniojn, kotopo. Nu, cerbumu kaj mesaghu.

M a u r o

Teknika rimarko: pro Internet-kostoj, ekde tiu chi numero mi nur redaktas kaj Axel prizorgos la dissendadon de la RetInformilo al chiuj nodoj.

——————————————————

Raporto pri ALP-ADRIA KUNSIDO dum MEJS

——————————————————

Partoprenis en la kunsido esperantistoj el Italio, Austrio, Kroatio, Germanio kaj Hungario. Oni pritraktis la jenajn temojn: – Geografiaj limoj de AA-regionoj kaj aliaj similaj

europaj cheloj

– Z-tago en Rijeka

– venonta "MIRo"

– venonta JAAK

– AA-Reto

* Z-tago en Rijeka

—————

Oni decidis okazigi en Rijeka, la 16-18an de decembro, dutagan renkontigheton kiu celas komunan internacian ekzamenon de A kaj B kursanoj, interkonatighon ktp. La baza ideo estas organizi samtempajn kursojn dum oktobro-novembro en Zagrebo, Triesto kaj aliaj urboj. Tuj post la kurso la komencantoj havos eblecon uzi la lingvon, interkonatighi kun eksterlandanoj per esperanto kaj ghui tipan E-etoson en internacia medio. La kotizo proksimume estos 40 DM (tranoktado+manghado), maksimuma nombro de partoprenantoj: 30. Instruistoj kiuj deziras alighi kun lernantoj, a– kontribui al la programo, bonvolu kontakti min:m.tauzzi@agora.stm.it

Z-taskoj:

informado: Mauro k instruistoj

ludoj : Mila k Slavica

internacia komisiono: chiuj instruistoj

kantoj : (Klaus), Rick, Mila (por infanoj)

E-popoldancoj (?) : Ana k Danka

aliaj kontribuantoj: (Klaus), Tomi k Ana (pri Z.)

aliaj specialaj taskoj:

kontakto al albanoj —> Tomi

loka organizanto —> Sanja (k Rick)

biero —> Rick

demando al zagrebanoj:

chu iu el vi jam informis Sanjan ?

* Geografiaj limoj de AA-regionoj kaj aliaj similaj

europaj cheloj (la– Klaus)

Alp-Adria chelo

—————-

Slovenio, Kroatio, Italio, Austrio, (Svislando), Hungario

Balkana chelo

—————-

Grekio, Albanio, Bulgario, Rumanio, Makedonio, Jugoslavio, Turkio

MEJK

——

Germanio, Pollando, Chehhio, Slovakio, Hungario, Austrio, Svislando, (Italio)

OKEJ

——

Britio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando, Germanio, (Svislando)

BALTA ONDO

———–

Svedio, Finnlando, Pollando, Litovio, Lituanio, Estonio, Rusio, (Germanio), (Danlando)

IBERIA ChELO

————-

Portugalio, Hispanio, Katalunio, Euskio, Francio

* Venonta "MIRo"

2a-MIRo okazos en Varaz^din (HR) la 8-11an de aprilo 1995, temo: Turismo ? Arto ? (decidota)

* 2a-JAAK

Vershajne 2a-JAAK okazos en majo 1995, en Trieste, Mauro esploros eblecojn kaj raportos ghis decembro

* pri AAE-Reto

mankas kontaktoj kun germanoj kaj hungaroj, Axel promesis kontakti germanojn, Edit hungarojn, Mauro sendos mesaghojn informcele al aliaj interesutoj retanoj

—————————————————–

RENKONTIGHOJ

—————————————————–

* PRIDI – Pinta Renkontigho Internacia – Dutaga Idilo Pec^, la trilandlimo, la 11an de septembro 1994

SEJ (Slovena Esperanto Junularo) invitas vin al la tradicia renkontigho de tri najbaraj nacioj che la trilandlimo de Austrio, Italio kaj Slovenio, kiu okazos dimanche la 11an de septembro 1994. Ni komune promenos la– la slovena flanko de la monto. La promeno komencighas en Ratec^e kaj dauras proksimume 45 minutojn (se oni ne tro rapidas). La pinto anka– atingeblas el Italio (Tarvisio) kaj Austrio (Arnoldstein). La lasta estas precipe alloga por promenadmalemuloj char ekzistas montlifto ghis la pinto. Tie okazos tradicia renkontigho de esperantistoj el chiuj tri landoj. Manghajhoj kaj trinkajhoj acheteblas en chiuj tri landoj. La sola afero kiun vi bezonas estas komfortaj shuoj. Ni organizos komunan vojaghon el Ljubljana (trajno ghis Jesenice kaj autobuso ghis Ratec^e). Se vi bezonos tranoktejon, kontaktu SEJ sufiche frue. Eblas tranokti che esperantistoj en Ljubljana. Chiujn detalajn informojn vi ricevos che: SLOVENA ESPERANTO JUNULARO, NOVI TRG 6, P.P. 401 SL-61000, LJUBLJANA, SLOVENIO.

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

Mi jhus ricevis mesaghon flanke de Edlyn Teske (por italoj):

Karaj,

tiu chi mesagho celas venigi junajn esperantistojn el Italio al la venonta TEJO/KER-seminario en Kutna Hora apud Prago, 29 oktobro — 4 novembro 94. Ghis nun bedaurinde alighis ech ne unu italo, sed estus tre interese kaj ech necese havi laueble geografian ekvilibron, kiam ni dum tuta semajno traktos chiujn aspektojn de la temo "Regiona kunlaboro en Europo -chu motoro por la europa integrigha proceso?". Krom okupighi pri la temo, ni antauvidas amuzajn vesperajn programojn, ekskursojn al Kutna Hora kaj al Prago, kaj multaj instigajn babiladojn dum la kaf- kaj manghopauzoj. Pli da detaloj vi trovas en la alighilo, aldonita al la numero 3 de Tejo Tutmonde.

Bonvolu mem serioze konsideri eblecon mem partopreni.

Chiukaze instigu viajn geamikojn je partopreno. La kondichoj estos plej favoraj, la programo vere interesa, la ejo tre tauga kaj komforta,

kion oni volas pli? Alighi vi povas che Lucie Kareshova (vidu la alighilon), au rete che mi.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti min!

Kore salutas

Edlyn Teske

Gvidanto de KER de TEJO. – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

5a-MKR kvartaga aktivado de Austria E-Junularo

MURAU, 6-9 de oktobro 1994 – alighoj:

AEJ pf.804 A-8011 GRAZ

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

Chehha E-Junularo invitas vin al:

VINA SEMINARIO 6-9/10/1994 en Breclav (Chehhio)

Oni drinkas ne pro tio ke oni falu, sed pro tio ke oni suprenlevighu !

Kontaktadreso: Jana Burianova, Renneska 35,

CZ-63900 BRNO Chehhio, tel. +42 5 323774

======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE LA RETO – stato je 30.8.1994

—————————————————–

Atentigo:

Mea havas pli certan retadreson !

lando-urbo nomo retadreso

———————————————————

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

——————————————————-

Fino

——————————————————–

Axel Leitner (h9250888@obelix.wu-wien.ac.at)

Lascia un commento

0:00
0:00