ALP-ADRIA RETINFORMILO n.20
————————————–
24.3.95 * ALP-ADRIA RETINFORMILO * n. 20
————————————–
—> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <—
Kunlaboris:
Olga Perhaj (Ljubljana – Slovenio)
Andrzej Zwawa (Pollando)
—————————————
Saluton gekaraj !
Mi pardonpetas ke tiu c^i ARI malfrue aperas, sed ac^aj virusoj atakis mian komputilon kaj mi devis solvi la problemon. Nun c^io s^ajnas esti en ordo kaj mi esperas ke ankau’ Axel solvis la problemojn pri dissendado. Tamen bona novaj^o: ni havas novan nodon: NORA finfine alig^is ! Gratulon kaj bonvenon Nora ! Mi esperas ke vi aktive kunlaboros sendante budapes^tajn kaj hungarajn novaj^ojn.
Cetere ni havos okazon, dum MIRo, kunsideti pri la estonto de nia reto. Kiel vi scias, ARI bezonas novan redaktor(in)on, pripensu, pripensu …
v i a
* M a u r o *
————————————–
KOMUNIKOJ
—————————————
Slovena Esperanto-Junularo
Tavcarjeva 2/1
p.p. 401
SLO-61001 Ljubljana
SLOVENIO
Al:
– JAAK organizoj
– TEJO estraranoj: Klaus Dahmann
(landa agado, aktivula trejnado)
Thomas Pusch (informado)
– ARI
Ljubljana, 4a de Marto 1995
Lau’ interkonsento dum la 1a JAAK en Zagreb 1994 ni organizas
2-an J A A K
inter 19.05.1995 – 21.05.1995
en LJUBLJANA
S L O V E N I O
Po du delegitoj el c^iu landa asocio de Alp-Adria regiono rajtas partopreni sub sekvaj kondic^oj:
– c^iujn surlokajn kostojn transprenos SEJ
– vojag^kostojn kaj eblajn kromajn kostojn transprenos la
delegitoj respektive iliaj landaj asocioj
Log^igo estas organizata c^e privatuloj. Kunsidojn oni okazigos en ejoj de Esperanto Turisma Societo, Tavcarjeva 2/1, Ljubljana.
JAAK komencig^os vendrede 19.05.1995 je la 12.00 horo. Pro tio oni atendas ke c^iuj alvenu g^is tiam. C^iukaze nepre anoncu la ekzaktan horon de via alveno por ke ni atendu vin en la stacidomo. Alig^ilojn ni akceptas g^is la 30an de aprilo 1995. Tiuj, kiuj ne alig^os g^ustatempe, devas mem prizorgi tranoktadon.
Kunportu alig^ojn, kalendaron, raportojn pri via organizo ktp.
Por alig^oj au’ eblaj demandoj kontaktu nin:
– c^e la supra adreso au’ telefono: +386 61 315198 inter la
9a kaj 12a horo labortage
– c^e Anka Vozlic^, telefono: +386 61 325612
– retpos^te: janez.jug@uni-lj.si
Sincere salutas vin en la nomo de SEJ
Olga Perhaj
—————————————
Mi sendis novaj tekstoj al arkivo:
ftp.stack.urc.tue.nl
Ili estas en:
pub/esperanto/incoming
aw
pub/esperanto/introductions.dir/esperanto-texts.dir
grossman.txt
E-angla teksto pri konkurentoj de esperanto: Grossman
Club, Eurolingva, Roman Sanskrit, Vikto…
Esperanto-English text about opponents of the
Esperanto: Grossman Club, Eurolingva, Roman Sanskrit,
Vikto…
kel.txt
esperantaj kaj anglaj tekstoj pri Karpata Esperanta
Ligo
esperantists and English texts about Carpathian
Esperanto-League
kunagadi.txt
esperantaj tekstoj el Kunagadi – Pola Ofialala Organo
de "Tutmonde" – Transnacia Movado No. 5 kaj 6 esperantists texts from Kunagadi – Polish Official
Magazine of the "Tutmonde" – Transnational Movement
mu-pac-a.txt
esperantaj tekstoj pri Monda Universala Pac-Akademio
esperantists texts about Word Universal Academy of Pace
verduloj.txt
Manifestoj de Verda Federacio kaj "Ekologio kaj Paco"
Movado el Polio
Manifests of the Green Federation and "Ecology and
Peace Movement" from Poland
Se vi ne uzas ftp sendu al:
mesag^on:
reply via_retadreso
open ftp.stack.urc.tue.nl
cd /pub/esperanto
get READ-ME.LEGU-MIN
quit
En recevita teksto trovu miaj loko de miaj tekstoj kaj
sendu ekzemple:
reply via_retadreso
open ftp.stack.urc.tue.nl
cd pub/esperanto/incoming
get polesp.zip
quit
Mi atendas viajn reagon!
Verdverdkore salutas,
Andrzej Zwawa
Eldonejo "Verdaj Brigadoj", Slawkowska 12/24, 31-014
Krakow, Polio,
————————————–
RETPOS^TO
—————————————
Mi pripens(ad)is vian ideon ke mi redaktu la ARI cxi-jare, sed bedauxrinde mi ne povus tion fari. Mi diplomigxis antaux unu semajno, kaj versxajne ne plu tiom ofte povos retumi, eble mi ecx perdos ret-eniron…
GXis Mea
Gratulon pro via diplomig^o ! Mi bedauras tamen ke vi perdos vian retadreson, ne tro zorgu, certe Dalibor estas preta anstataui min. C^u ne, Dalibor ?
* M a u r o *
—————————————
Saluton Mauro!
Mi jhus ekhavis retadreson, kaj shatus alighi ankau al
ARI. GHis baldau!
Nora
Saluton Nora !
Dankon pro via alig^o, bonvenon !
M a u r o
—————————————
Organization: Joint Venture NewTech
From: Vasiliy Milushnikov <va@newtec.donetsk.ua>
Date: Thu, 9 Mar 95 14:57:27 -0200
X-Mailer: BML [MS/DOS Beauty Mail v.1.36]
Subject: Pri via ARI
Lines: 8
Koran saluton, estimata senjoro Mauro!
Mi trovis Vian anoncon pri Via senpaga ret-informilo en "Eventoj".
Se eblas, mi volus aboni ghin. Sed ne gavas fidindan eliron en E-poshto. Bonvolu respondi lau reta adreso de chi tiu letero, kaj duplikatigi lau adreso 2.465/24.6@fido.org
09.Marto.95 Anticipan dankon,
tute Via Va.
—————————————
Mi ankoraux deziras ricevi la ARI informleteron. Mi g^is nun ne respondis c^ar mi ne povas regule uzi la reton.
Mia nomo estas Kevin Kauffman. Mi vivas en la usona s^tato Wyoming, en la urbeto Gillette (proksimume dudek mil enlog^antoj).
Mi laboras por la universitato de Wyoming.
Mi ne scias, kiel mi povas kontribui al ARI, tamen mi dezirus g^in legi, kaj kun aliaj korespondi rete.
Mi dankas Vin–
Kevin
Kauffman@uwyo.edu
————————————–ALP-ADRIAJ RENKONTIG^OJ—————————————
7-10 aprilo 2a MIRo (Mezepoka Internacia Renkontig^o)
en vilag^o Trakos^c^an, Kroatio
temo: Esperanta Kulturo
12-18 aprilo IJF (Internacia Junulara Festivalo) en
Ronchi, Italio
21-23 aprilo Junulara Esperanto Renkontig^o, Budapes^to,
temo: vivi en studenta hejmo
21-23 aprilo AAK Alp-Adria Konferenco, Szombathely, Hungario
29-07 aprilo TEJO-KER Seminario, Budapes^to, temo:
La malplimultoj de Europo
19-21 majo 2a JAAK (Junulara Alp-Adria Konferenco)
en Ljubljana
15-22 julio 68a SAT-kongreso, Maribor, Slovenio, c^eftemo:
Tolero al minoritatoj
8-14 augusto 3a MEJS kaj IJS, Tata, Hungario, temo:
Junularo kaj ekologio
14-24 augusto 4a MELA, memzorga lagumado, proksime de
Budapes^to
15-27 augusto Aktivula trejnseminario de TEJO, Hras^c^ina-
Trgovis^c^e, Kroatio
——————————————-
Cxion bonan!
Kara esperantistaro!
Ni informas vin ke la 2a MIRejo estas jam preskaux plenplena, do ni ne povas garantii logxigon al neanoncitaj alvenontoj. Pro tio ni petas ke vi anoncu, ecx se vi planas aligxi surloke, kiom eble plej frue pere de la retposxto al: Vladimir Kamenski
kamenski@cirus.dhz.hr
Ivica Ivaci iivaci@oleh.srce.hr
aux telefone aux posxte: Ana Berc, Remetinecka 75 c,
HR-41000
++385/1/526-279
Ni emfazas ke per tiu cxi mesagxo ni ne volas senkuragxigi vin pri la alveno al MIRo, sed nur atentigi ke vi anoncigxu kiom plej frue.
Ni petas ke vi informu cxiujn interesigxantojn pri la 2a MIRo.
Por KEJA Tomi Haramina.
======================================================
OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO – stato je 24.3.1995
—————————————
lando-urbo nomo retadreso
—————————————
A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at
A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se
A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at
A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it
I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it
I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it
I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr
HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr
HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr
HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr
HR-Zagrebo Ivica Ivaci Ivica.Ivaci@public.srce.hr
HR-Zagrebo Ivica Ivaci iivaci@oleh.srce.hr
HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@byte-bbs.fido.hr
HR-Osijek Damir Malkoc FIDONET: 2:381/117
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu
H-Budapes^to Nora hallo372@osiris.elte.hu
H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu
H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu
—————————————–
Fino