40-procenta kresko de “Esperanto” cxe Google

40-procenta kresko de “Esperanto” cxe Google

Se oni entajpas la sercxvorton “Esperanto” cxe Google, oni ricevas indikon
pri nuntempe inter 1,1 kaj 1,26 milionoj da pagxoj lau la diverslandaj
pagxaroj de Google. En la pasintjara aprilo la sama nombro estis proksimume
750.000 pagxoj. Tiurilate Esperanto do kreskis per 40 gxis 50 procentoj en
unu jaro.

Pagxoj en kaj pri Esperanto

Al la kresko kontribuas pluraj faktoroj – unuflanke plimultigxas la
esperantlingvaj pagxoj kaj aliflanke la pagxoj, kiuj mencias Esperanton.
Krome la kresko estas parto de gxenerala progreso de la interreto kaj eble
ankaux de la trasercxado de la reto pere de sercxmasxinoj.

Esperantujo progresas

Sendepende de la fono estas evidente, ke la 40 procenta kresko de la pagxoj
indikitaj de Google rilate al Esperanto signifas imponan progreson de
Esperantujo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu

Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO http://www.eventoj.hu

[addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00